Vizitu Forumon

Esperantista anatomio: Tibor Sekelj

(GMT+08:00) 2013-04-12 16:46:00     Redaktoro:Ding Xiaosong

(Tramondaj cellokoj de kosmopolitano Tibor)

Sekelj dediĉis grandan parton de sia energio por defendo de Esperanto. Komitatano de UEA ekde 1946, dum pli ol 30 jaroj (kun kelkjara paŭzo kiam li konfliktis kun Ivo Lapenna), pro agado de IOE, li partoprenis 24 Universalajn Kongresojn, multajn el ili kiel preleganto de IKU. Kiel reprezentanto de UEA aŭ de Internacia Komitato por Etnografiaj Muzeoj li partoprenis tre multajn internaciajn konferencojn, kie li ofte estis la sola kiu rekte komprenis ĉiujn parolantojn pro sia kono de pli ol dek lingvoj.

Inter la asocioj kaj institutoj kiujn li kunfondis estas IGA (Internacia Geografia Asocio), Internacia Komisiono por Ordigo de Geografiaj Nomoj, Internacia Instituto por Oficialigo de Esperanto, Agado en Proksima Oriento, Komisiono de UEA por Nealiancaj Landoj.

En 1983 li kunfondis EVA (Esperantlingvan Verkistan Asocion), kies unua prezidanto li estis, kaj en 1986 li estis elektita membro de la Akademio de Esperanto.

Li utiligis ĉiujn okazojn por pledi por Esperanto, notinde en la internacia verkista asocio PEN kaj ĉe Unesko. En 1985 li estis komisiita de UEA por atingi ke Unesko faru duan rezolucion favoran al Esperanto, kio okazis dum la 27a konferenco okazinta en Sofio.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto