Vizitu Forumon

Vivo de Li Binsheng pri karikaturo

(GMT+08:00) 2010-03-05 18:48:37

Karaj retlegantoj! Ĉu vi ŝatas karikaturojn? Mi tre amas karikaturojn, ĉar interesaj karikaturoj beligis nian vivon, samtempe alportis profundan sencon al nia vivo, ĉu ne? Nun ni ĝuste konigos al vi ĉinan maljunan karikaturiston, 85-jaraĝan Li Binsheng kaj kune eniros en lian vivon pri karikaturo.

Li Binsheng naskiĝis en 1925 en la ĉina norda urbo Harbino. Kaj li venis al Pekino en la aĝo de 21 jaroj, poste ĉiam loĝas en la ĉina ĉefurbo. Nun li loĝas en malnova domo areanta je preskaŭ 80 kvadrataj metroj kaj konstruita en la 80-aj jaroj de la lasta jarcento. En la domo, granda pentra tablo estas tre elstara, ĝi okupas grandan parton de la domo. Sur la muroj, pendas grandaj framoj, en unu estas lia infaneca bildo, kiam li aĝis nur 3 jarojn, portis blankan ĉinan vertoĉapon, ĉinrobon kaj veŝton, faritajn de lia patrino, staris ĉe vazo da floroj. Liaj okuloj brilas klare kaj pure en la bildo. La alia bildo pri tio, kiam li aĝis pli ol 20 jarojn, kaj prezentis ĉinan tradician arton Pekinan Operon. De la infaneco, Li Binsheng amas Pekinan Operon kaj sin ekzercis, tial kvankam li jam aĝas 85 jarojn, tamen lia korpo ankoraŭ estas rekta kaj pensado lerta.

Li Binsheng diris, ke en sia infaneco, li unue lernis sciojn ĉe privata instruisto, poste en publika lernejo, de tiam li ŝatas pentradon kaj ofte pentris iujn aferojn, sed tiam lia pentrado celis nur amuzon al li mem. Tiam, Li Binsheng ne sciis, kio estas karikaturo, sed li estis profunde altirita de ĉinastila pentraĵo, precipe de la pentraĵo kombinanta pinon kaj gruon. Li diris:

"Pino tute ne koncernas gruon, ĉar gruo manĝas fiŝojn kaj vivas en marĉo, sed pino kreskas en montaro aŭ ebenaĵo, ne en marĉo, tial en la reala vivo ili ne povas kunekzisti en sama loko, sed ĉinaj antikvaj personoj pentris ilin kune, ĉar vivdaŭro de gruo atingas 60 jarojn, ankaŭ pino signifas longvivecon, tial oni pentras ilin komune por esprimi bondeziron pri longviveco."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto