Vizitu Forumon

Vivo de Li Binsheng pri karikaturo

(GMT+08:00) 2010-03-05 18:48:37

Homoj ofte opinias, ke karikaturo estas simpla. Sed Li Binsheng sciigis al la raportistino, ke ju pli oni pentras, des pli oni trovas malfacila la pentradon de karitauro.

"Iuj homoj diris, ke la karikaturado estas facila. Fakte tre peniga. Pentrado estas rapida procezo, sed necesas multa tempo kaj energio en cerbumado. Vi eble kapablas pentri grandan nombron, sed estas malfacile, ke iu el viaj pentraĵoj profunde impresu homojn."

Li Binsheng diris, ke karikatura troigo fontas en la vera afero, karikaturistoj devas rafini trajtojn el vera aĵo. La pentra stilo de Li Binsheng estas simpla, li humure titolis sian pentran stilon "ses kaj duona strekoj". Karaj aŭskultantoj! Ni ne devas subtaksi la ses kaj donan strekojn, ili posedas grandan mondon. Laŭ Li Binsheng, kompare kun aliaj pentradoj, karikaturado estas lakoneca kaj vigla, ĝi povas ne nur aprecigi homojn, sed ankaŭ kombini koncepton kaj logikan pensadon, libere en la spaco kaj tempo.

"Karikaturo celas esprimi pensadon, impreson pri aferoj en la socio kaj propran senton kaj komprenon al la mondo. Miaj pentraĵoj ofte spegulas aspekton de ĝenita medio en la socio, malkaŝas la problemojn, sed ne riproĉas homojn, nur sciigas al legantoj ion. Mi ofte ne malbonigas figuron, mi opinias, ke rekta esprimo havas pli grandan forton ol malbonigo de figuro."

Figuroj en la pentraĵoj de Li Binsheng venas el observado en la vivo.

"Mi observas detalojn, intrigojn kaj figurojn. Pro profesia kutimo, mi ofte rekte rigardas homojn, eble iu parto en homoj altiris min, tial miaj okuloj estis fiksitaj tie. Iutempe en buso, iu homo altiris mian atenton, mi ĉiam rigardis lin ĝis mi forlasis, Mi pensis, ke li certe opinias, ĉu mi estas iom enmalordo? "

Li Binsheng diris, ke eble influate de lernado kaj kantado de Pekina Opero, li tre atente observis ies rigardojn.

"Artistoj de Pekina Opero aparte ekzercis iliajn rigardojn, en la ĉina rondo de Pekina Opero, ekzistas ĉi tia teorio, ke Prezentado estas decidata ĉefe de vizaĝo, kaj montriĝo de la vizaĝo estas decidata de okuloj. Ĝojo, kolero, malgajo, amo, malamo kaj dezirego tute estas enkorpigataj en rigardoj, la okuloj estas fenestroj de la koro."

Li Binsheng ludis multajn rolojn en la vivo, ankaŭ bone uzis la teorion en siaj pentraĵoj. Uzante denson kaj maldenson de ĉina inko kaj linion de penikoj, li montris pensadon kaj senton de figuroj, samtempe spegulis sin mem.

Nun, Li Binsheng jam aĝas 85 jarojn, sed li ankoraŭ estas okupita: Li kreas pentraĵojn, instruas Pekinan Operon en lernejoj kaj programoj de televizia stacio, ankaŭ skribas librojn pri kutimoj de malnovaj pekinanoj. Pri la 85-jara vivo, Li Binsheng diris:

"En la kuranta jaro, mi aĝas 85 jarojn kaj estas sana. En la pasinteco, mi ĉiam opiniis, ke mi estas lerta en ĉiuj flankoj, poste mi komencis pensi pri miaj mankoj kaj nun vere konis min mem. En la mondo, plej facila afero estas vidi mankojn de aliaj homoj, kaj la plej malfacila estas koni vin mem."

Nun, Li Binsheng volas fari pli da aferoj por la socio kaj junuloj en sia vivo kaj ĝuste senĉese laboras por ĉi tiu celo.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto