Vizitu Forumon

Vivo de Li Binsheng pri karikaturo

(GMT+08:00) 2010-03-05 18:48:37

La pensado simila al karikaturo el ĉinstila pentrado profunde kortuŝis Li Binsheng. Poste, li konscie lernis olepentradon, ĉinstilan pentradon kaj skulpton, senĉese riĉigis proprajn sciojn kaj altigis kapablon. Li publikigis sian unuan bildon en ĵurnalo kiam li estis 17-jaraĝa en 1942.

"Tiam, mia pentraĵo ne enhavis multan pensadon, nur intereson. Mi pentris, ke en la fino de unu jaro laŭ ĉina tradicia kalendaro, personoj preparis multajn bongustajn manĝaĵojn al kamena dio Zaowang(灶王爷), respondeca pri kuirejaj aferoj, por ke la dio Zaowang diru vortojn, favorajn al la personoj, en sia raportado al dio Yudi, la plej granda dio de la ĉina legendo kaj respondeca pri la mondo."

Poste, sekve de eksplodo de Kontraŭjapana Rezistomilito, Li Binsheng esprimis la mizeran vivon de ĉinaj popolanoj regataj de japanaj invadantoj en la urbo Harbino. Liaj pentraĵoj komencis pli multe rilati al la reala vivo de popolanoj.

Post fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko, vivo de popolanoj estas stabila kaj pli kaj pli bona, tiam Li Binsheng komencis laboron en Pekina Ĵurnalo, kaj ĵetis sian atenton al malgrandaj problemoj, okazintaj en normala vivo de popolanoj, ekzemple al problemo pri termosa kvalito. Li famiĝis pro pentraĵo titolita "Gasto okupas pozicion de mastro". En la pentraĵo, sur teatro artistoj prezentas Pekinan Operon, sed spektantoj estis altirataj de iu homo, li sidas inter la spektantoj kaj laŭte eksplikas la operon.

"Tiam, mi komencis pentri pentraĵojn satiri diversajn malbonajn aspektojn en la socio. La enhavoj ofte fontis en leteroj de aŭskultantoj de nia ĵurnalo, ankaŭ gajnis grandan respondon."

Sekve, Li Binsheng kreis serion da karikaturoj kiuj akre kritikis malbonajn aspektojn kaj kaŭzis grandan eĥon. Eĉ iuj homoj rigardis lin kiel metodon de solvo de problemoj, ofte telefonis al li kaj informis lin kaj liajn ĵurnalan agentejon pri ia aspekto aŭ stato.

Nun, Li Binsheng ankoraŭ pentras bildojn, sed multaj enhavoj rilatas al la nuna bona vivo. Li aparte konigis al raportistino sian plej novan kreaĵon: Du maljunuloj, unu estas avo kaj la alia avino, la avo rajdis sur trirada veturilo portante la avinon, ili rememoris sian infanecon, sur la supera-dekstra parto estas la pasinta sceno, ke kiam ili estis junaj, la avino rajdis sur durada veturilo kaj portis la avon. Li Binsheng tre amas la kreaĵon. Li diris, ke la figuroj en la pentraĵo ĝuste estas li kaj lia amikino, tial la pentraĵo enhavas sian profundan senton.

"Kiam ili estis junaj, ili estis viglaj, la avino estis pli alta ol mi. Sed nun, ni maljuniĝis, ŝi estas malpli alta ol mi, kaj niaj brovoj estas blankaj kaj okuloj estas duonfermitaj."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto