Vizitu Forumon

Pri Harbina Internacia Ekspoziciejo pri Amikaj Urboj

(GMT+08:00) 2009-08-14 15:54:11

La Harbina Internacia Ekspoziciejo pri Amikaj Urboj situas je la numero 91 sur la strato Tiandi en la movoplena komercokvartalo Daoli. Ĝi estas la unua, kaj ankaŭ unika, kun multaj funkcioj, en Ĉinio.

La Harbina Internacia Ekspoziciejo pri Amikaj Urboj areas 1 800 kvadratajn metrojn kaj enhavas 28 ekspoziciajn ĉambrojn. Ĉiuj ekzotaj, historie valoraj objektoj kaj modeloj, ekspoziciataj en ĉiu ĉambro, estas liveritaj de eksterlandaj urboj, kiuj amikiĝis kun Harbino. Laŭ konigo de laboranto, en la ekspoziciejo elmontriĝas 1 084 objektoj, inkluzive de pentraĵoj, naciaj kostumoj, skulptaĵoj, poŝtmarkoj, monoj, naciaj muzikiloj, industriaj produktaĵoj, ĉiutagaj uzataĵoj kaj specialaj artaĵoj, en pli ol dek kategorioj. Krom tio, en la ekspoziciejo estas aparte instalita sistemo de plurmedia ekspoziciado por montri al vizitantoj tekstajn kaj videajn materialojn pri fundamentaj aspektoj kaj pejzaĝoj de la amikaj urboj, kaj pri interfluaj aktivadoj inter Harbino kaj tiuj urboj.

En la germana ĉambro, laboranto antaŭ ĉio demonstris duonaŭtomatan klarigan sistemon: se oni nur tuŝetas per fingro koncernan surekranan butonon, sur la ekrano tuj estiĝas diskoniga filmo pri la urbo Magdeburgo, kun tekstoj kaj bildoj, en lerta germanlingva interpreto. Kiel Harbino ekfariĝis amika urbo de Magdeburgo, pri tio Li Chunhui, respondeculo de la Harbina Amika Asocio, konigis:

"Magdeburgo ekhavis en la jaro 2008 amikajn interrilatojn kun Harbino, kvankam la tempo de la interamikiĝo ne estas longa, tamen interkomunikiĝo inter la du urboj kaj intervizito de la duurbaj gvidantoj estas oftaj. Ĝi donis grandan subtenon al la ekspoziciejo. Magdeburgo estas tre antikva urbo, kie oni faris la magdeburgan duongloban eksperimenton. Magdeburgo donacis al Harbino modelon de la magdeburga duongloba eksperimento. La modelo revidigas la scenon de la eksperimento kaj donas signifoplenan instruon al adoleskantoj."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto