|
|
||
Liu Deben, vicprezidanto de la Harbina Popola Amika Asocio pri Eksteraj Rilatoj, konigis, ke la celo de la Harbina Internacia Ekspoziciejo pri Amikaj Urboj estas prezenti ĝeneralan scion, moron, kulturon, gravajn pejzaĝojn kaj markitajn konstruaĵojn de la urboj, kiuj havas amikajn interrilatojn kun Harbino, pliigi komprenon kaj amikecon inter Harbino kaj internaciaj amikaj urboj, montri fruktojn de interfluado kaj kunlaborado inter Harbino kaj la amikaj urboj, kaj eksciti entuziasmon de la tutaj civitanoj en partoprenado de internacia interfluado.
La antaŭanto de la ekspoziciejo estis la danlanda Konsulejo en Harbino, konstruita en la jaro 1920, antaŭe kiel grava konstruaĵo protektita de Harbino. Novembre de 2007, la urbo Harbino reformis ĝin la Harbina Internacia Ekspoziciejo pri Amikaj Urboj. Post pli ol unu jaro da restaŭrado kaj rekonstruado, la Harbina Internacia Ekspoziciejo pri Amikaj Urboj oficiale malfermiĝis en la 6-a de januaro de 2008.
Liu Deben diris: "Nuntempe 27 urboj el 23 landoj en la 5 kontinentoj havas amikajn interrilatojn kun Harbino. La plej frua amika urbo estas Niigata de Japanio, la tempo estis decembro de 1979, kiam Ĉinio komencis sian reformadon kaj malfermon. Povas esti dirate, ke la malfermo de Harbino komenciĝis ekde la fondo de amikaj urboj. De 1979 ĝis nun Harbino en la kampanjo pri amikaj urboj ĝuis rapidan disvolviĝon. En la 30-jara daŭro de reformado kaj malfermo, la interfluado inter Harbino kaj la amikaj urboj ludis grandan rolon en la ekonomia kaj socia disvolviĝo de Harbino."
De la malfermiĝo la Harbina Internacia Ekspoziciejo pri Amikaj Urboj ricevis laŭdon kaj altan takson de diversaj landoj kaj rondoj, ili donis belajn vortojn al Harbino, kiu speciale fondis tian ekspoziciejon, opiniante, ke vizitante la ekspoziciejon oni povas ne nur koni malferman kaj tolereman Harbinon, sed ankaŭ ĝui pejzaĝojn kaj morojn de diversaj urboj en la mondo. Delegacioj venintaj el amikaj urboj esprimis, ke ili donacos al la ekspoziciejo pli multajn ekspoziciaĵojn prezentantajn kulturojn de siaj urboj kaj landoj. Ili opinias, ke la Harbina Internacia Ekspoziciejo pri Amikaj Urboj jam fariĝis marko kaj modelo de interfluadoj kaj kunlaboradoj inter amikaj urboj en- kaj ekster-landaj.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |