Vizitu Forumon

Pri Harbina Internacia Ekspoziciejo pri Amikaj Urboj

(GMT+08:00) 2009-08-14 15:54:11

Li Chunhui diris, ke por ordinaraj civitanoj la Harbina Internacia Ekspoziciejo pri Amikaj Urboj estas platformo koni kulturojn kaj morojn de diversaj popoloj, dum por urba estonteco --- adoleskantoj, ĝi estas bazo, kie adoleskantoj instruiĝas pri paco kaj amikeco.

Zhang Li, respondeculo de la la Harbina Kultura kaj Novaĵa Oficejo, diris al ni:

"La Harbina Internacia Ekspoziciejo pri Amikaj Urboj malfermiĝis ankoraŭ ne unu jaron, ni esperas, ke pli multaj lernantoj de mez- kaj element-lernejoj vizitos ĝin por koni la historion kaj nunan staton de Harbino kiel internacia amika urbo, ĉar ĝi estas senpaga. Klarigistoj ĉiuj estas dungitaj; ĉar multaj eksterlandaj vizitantoj venas, do lingvoj ankaŭ estas multaj, ekzemple, la angla, japana kaj korea."

En la Harbina Internacia Ekspoziciejo pri Amikaj Urboj, plej alloga estas finna surneĝa motorbiciklo, kiu staras en la centro de la ekspoziciejo. Laŭdire, ĝi estas la sola en Ĉinio, kaj donacita de la urbo Rovaniemi de Finnlando al Harbino en la jaro 2008. Ĝia korpo estas giganta, kaj la prezo estas ne imagebla, pro tio oni transportis ĝin al Harbino aparte per speciala aviadilo. La urbo Rovaniemi estas monde fama, ĉar ĝi estas hejmloko de Sankta Nikolao, ĉiujare miloj kaj miloj da vizitantoj el diversaj lokoj vizitas Sanktan Nikolaon. En la ekspoziciĉambro de Rovaniemi estas ankaŭ multaj deziroleteroj, senditaj de ĉinaj infanoj.

Respondeculo de la Harbina Amika Asocio Li Chunhui diris, ke krom ekspoziciĉambro de ĉiu eksterlanda amika urbo, la Harbina Internacia Ekspoziciejo pri Amikaj Urboj speciale fondis sintezan ekspoziciĉambron, por ke oni konu staton pri eksteraj interfluadoj de Harbino. La sinteza ekspoziciĉambro prenas kiel ĉefan fadenon gravajn aleksterajn eventojn okazintajn en historio kaj prezentas staton pri aleksteraj interfluadoj kaj procezo de plurisma kultura disvolviĝo de Harbino en formoj fota, objekta, teksta kaj plurmedia.

"Ĉi tie troviĝas multaj antikvaj objektoj koncernaj al Harbino. Jen dogana deklarpapero ĉe importo antaŭ multaj jaroj, enirbileto por teatraĵo, naskiĝatestilo de judo en Harbino, kaj jen aliaj lasitaj objektoj iam ĉi tie uzitaj de fremduloj. Tiuj ĉi malnovaj fotoj estas priskribantaj pri pasinta stato de eksteraj aferoj de Harbino. En tiu ĉi foto oni vidas eksteraferan aktivadon inter lokaj oficistoj de Qing-dinastio (1644-1911) kaj rusoj, kaj en aliaj, tiamajn preĝejon, konsulejon kaj tiel plu."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto