Vizitu Forumon

Sh.Ok 2010 n-ro 03: 2-a vojaĝo al Ŝanhajo, Ekspozici-Tago kaj Raportista Laboro

(GMT+08:00) 2010-10-11 08:10:14

Saluton

Same kiel hieraŭ, mi emus komenci dirante, ke mi skribos malmulte pro lacego. Mi ne scias, ĉu mi sukcesos fintajpi la raporton ĉi-vespere aŭ ĉu mi ekdormos side.

Mi ŝaltis la televidon por teni min veka. Ĉu tio sufiĉos? Antaŭ 2 horoj kiam mia interpretisto proponis al mi kafon por helpi labori vespere, mi diris ne, mi ne bezonas. Nun mi ekbedaŭras, miaj okuloj emas fermiĝi, mia menso luktadas kontraŭ tiu ilia emo!

Fakte nia tago estis aparte elĉerpiga. Estis la unua tuta program-tago, ĝi estis dediĉita al la Monda Ekspozicio. Mi ne volis forlasi ĝin posttagmeze, ne sentis lacon, sed nun...! Certe mia nokto, kvankam tre agrabla, dorminta sur bela, 2-persona, dikmatraca lito, ne sufiĉe longis. Hieraŭ mi laboris malfrue. Enlitiĝis malfrue, preskaŭ je la 1-a horo! :( kaj vekiĝis jam je 06:55. Ĉar ni devis forveturi jam je 08:20, pli frue ol dum miaj oficejaj tagoj! Matenmanĝo estis tre impresa, la elekto estis tre granda kaj feliĉe estis multaj okcidentaj manĝaĵoj.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto