La unua etapo en la Ekspozicio estis... fakte atendi ricevi la enirbiletojn kaj la rajton eniri. Ni profitis la tempon per bela vetero varmeta babilante, fotante, mi registris sonraporton :)
Fine iom post la 10-a horo ni eniris, busis per 3 grupoj, nia grupo trionigita laŭ ŝajne hazarda kriterio. Mi estis kun la japanino Yuka, la 2 belorusoj kaj kompreneble la respektivaj interpretistoj, kaj laborantoj de la Buroo pri la Monda Ekspozicio.
Unua pavilono vizitita, ankoraŭ je plena konsisto de la grupo, estis la ĉina. Sekvis 2 temaj samkonstruaĵaj pavilonoj, pri Urba Planedo - tre plaĉa- kaj la alia pri Urba Vivado.
1 2 3