Vizitu Forumon

Sh.Ok 2010 n-ro 03: 2-a vojaĝo al Ŝanhajo, Ekspozici-Tago kaj Raportista Laboro

(GMT+08:00) 2010-10-11 08:10:14

Posttagmeze, dividitaj en 3 grupetoj, ni vizitis 3 landajn pavilonojn: Japanio, tute nova al mi ; Hispanio, denove kaj fine Francio. En la japana pavilono notindas, ke ni estis bone traktitaj, kiel VIP-oj (Vere Imponaj Personoj). Ĵurnalistoj kaj fotemuloj ricevis komence ĉirkaŭbrakan zonon, sen kiu foti estus malpermesita. Dum la tria kaj lasta programero mi, kaj ne nur mi, dormemis! Devis esti io dormiga en la filmo. Ankaŭ la ĵus antaŭa tagmanĝo kontribuis je tiu dormiga efekto.

Kio pri la franca pavilono? nu ĝi same impresis kiel pasintfoje: malbone. Aspektis malplene, sen-enhave. Tamen ĉi foje mi havis la surprizon aŭdi, ke ĝi plaĉis al niaj belorusaj kolegoj. Ili vidis en la pavilono la francan vivstilon, la modon, manĝaĵon, trinkaĵojn, arton...

La kritiko estas relativa!

Antaŭ la 18-a horo estis jam tempo reveni ĉiuj buse al la hotelo, kie atendis nin bufedo en la 29-etaĝa panorameca restoracio. Sed al mi estis tro frue, mi deziris resti iomete pli longe, oficiale por butikumi. Neoficiale por iri manĝi finfine manĝeblan - laŭ mia gusto - manĝon, en usona reĝ-burga rapidmanĝejo, hontu mi, mi scias! Sed fine mi ne iris, konvinkita de mia akompanantino, kiu devis resti kun mi, povrulino. Do mi simple aĉetumis: ventumilojn, magian tabulon, puzlaj kuboj. manĝbastonetojn ankoraŭ ne trovis.

Post tio, lasta promeno en vespera ekspozici-pejzaĝo, la plej belaj vidpunktoj. Ekz. la taiwan-a pavilono, la ĉina, saudi-arabia, festivalejo. Sur baseno estis akvo-spektaklo. Sed ni devis esti saĝaj, obei niajn malsatajn stomakojn kaj lacajn krurojn kaj reveni al la hotelo. Buse kaj taksie. Ĉirkaŭ je 20-a horo estis en la hotelo. Vespermanĝo ĉe belega nokta, luma urba pejzaĝo de Ŝanhajo, kun vido al la rivero Huangpu, la granda ponto, la Perla Turo, la Korktirilo...

Fine manĝebla ĉina manĝaĵo: rizo, nudeloj, bovaĵo... multaj bongustaj desertoj (kukoj, krespetoj, melonoj).

Fine kion mi memoras je tiu longa tago? Mi dirus ne la pavilonoj, ĉar plej multajn (4 el 6) mi jam vidis, sed mia raportista laboro. Efektive mi faris plurajn sonraportojn kaj intervjuojn, en diversaj lingvoj kun traduko al Esperanto: itale kun Michela, germane kun Lydia, unu eĉ kun ambaŭ samtempe, antaŭ tagmanĝo, iomete kun Gedas angle, kun Tamara ruse. Kaj neformale paroletis ruse kun Lydia kaj Nikolai el Belorusio, angle kun Li Dong / Michael, vespere hotele iomete kun gastino el Meksiko Claudia. Lingvemulo kia mi povis tiel vere satiĝi, eĉ se la stomako malpli.

Denove estos mallonga nokto, jam estas noktomezo kaj duono!


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto