Vizitu Forumon

Iowa City

(GMT+08:00) 2015-05-15 22:22:09

Parto de la publiko verŝajne rememoras la belan filmon La pontoj de Madison County, pri la amo inter sukcesa ĵurnalisto kaj frustrita itala virino en la Iowa kamparo. Aliaj eble spektis la filmon Kampoj de gloro pri bazopilkaj ĉampionoj tra la maiz-kampoj, kiu inkludas la famajn dialog-liniojn: "Is this heaven? No, it's Iowa." (Ĉu tio estas paradizo? Ne, ĝi estas Iowa). Sed la plej multo de la homoj verŝajne ĉiam renkontas la nomon "Iowa" nur dum la jaro de la elektado de la usona prezidanto, kiam ĝi estas la unua ŝtato kiu donas sian preferon inter la kandidatoj de la Respublika kaj de la Demokrata Partioj. Neniu kredis ke Barak Obama povus iĝi prezidanto ĝis kiam la popola voto tie montris, ke usonanoj estis pretaj por Afrik-devena ĉefo. Ĝis tiam, Hillary Clinton ŝajnis la plej ebla Demokrata kandidatino. Tiu rajto kiel unua balota ŝtato igas ĝin ideala loko por studi politikan komunikadon aŭ politikajn fenomenojn en popola kulturo.

Mi unue renkontis la nomon de Iowa en kolekto de leteroj de la politika verkistino Hannah Arendt al sia filozofia instruisto Karl Jaspers. Arendt estis judino kaj devis fuĝi el naziista Germanio, unue al Francio kaj poste al Usono. Dume, Jaspers restis en Germanio, protektata de sia monda famo, sed en daŭra danĝero kiel edzo de judino kaj ideologia rezistanto kontraŭ la reĝimo. Post la fino de la dua mondmilito, Arendt kaj ŝia jama instruisto povis resumi leteran kontakton kaj dum la jaroj lasis al ni inspirigan leterkolekton. Laŭ Arendt, postmilitaj usonanoj estis malpli socie unuiĝintaj ol eŭropanoj. Ĉiu etna grupo estis izolita de la aliaj kaj ili ne havis kontaktojn krom kun enmigrintoj el la sama deveno. German-devena virino en la ŝtatoj de la usona mez-okcidento povis tute ne alparoli uson-afrikaninon kiu devis ĉiutage longe atendi la saman buson dum jaroj, kaj reciproke. Tio en Eŭropo estus preskaŭ malafableco.

Tamen, laŭ Arendt, tiuj sociaj dividoj ne estis la plej grava afero por kompreni la fonon de iu popolo. Plej gravis ke ĉiu homo en Iowa estis pli politike konscia ol eŭropanoj, pro la influo de la etoso kiu funkciis kiel tre bona edukado ekde la lulilo. Se en Iowa la rajtoj de iu grupo da homoj estis malpermesitaj, tuj dekmiloj da homoj ekskribis protest-leterojn al siaj politikaj reprezentantoj kontraŭ tiu maljusteco. Fakte ili bone sciis ke se la rajtoj de iu homo estis malpermesataj kaj oni nenion diris, venontfoje iliaj rajtoj mem povus esti same forprenotaj. Pro tio Arendt opiniis ke Usono estis "paradizo", ĉar tie la naziista tekniko forpreni rajtojn unue al la handikapuloj, kaj poste al la judoj ktp, ĝis la formo de la pura ariana raso, ne estus sukcesinta. La politika kulturo kiu sugestas "ne lasu vundi vian najbaron, ĉar la venontan fojon povus esti via vico" estis tro forta pro tio.

En Iowa City, la jama ĉefurbo de la ŝtato kaj nuntempe universitata urbeto, tiu aktiva intereso de civitanoj pri la komuna bono tre bone videblas en la bibliotekoj. Laŭ mi, la centra universitata biblioteko estas la vera animo de la urbo. Ĝi estas malfermata eĉ dumnokte, inkluzive de ferioj, kaj enhavas preskaŭ ĉiun eblan libron en la plej gravaj lingvoj por la multkultura studentaro. Se hazarde via libro ne ĉeestas, oni povas tuj trovi ĝin por vi per interbiblioteka prunto tra Usono kaj Kanado. Se vi proponas bonan libron por aĉetado kun sufiĉe konvinkaj kialoj, preskaŭ certe via deziro estos realigata. Ne nur studentoj, sed ĉiu civitano aŭ vojaĝanto povas tute facile eniri por serĉi librojn en malfermita bretaro, sen specialaj aŭ multekostaj permesoj. Senpagaj aŭtobusoj alportas vin tien. Antaŭ la financa krizo eĉ komputiloj kun interreto estis alireblaj de iu ajn tute senpage. Ili ankoraŭ estas en la same belega urba biblioteko, piede nur dek minutojn malproksima.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto