Vizitu Forumon

Iowa City

(GMT+08:00) 2015-05-15 22:22:09

Iam en Iowa vivis tre riĉa pra-usonana tribo. Ili kontrolis la tutan trafikon de peltaĵoj venantaj de Saint Louis, en la suda ŝtato Missouri, kaj ili estis tre orgojlaj pri sia riĉeco. Kiel signo de abundego, ili nomis sin mem "griz-neĝuloj", pro la fakto ke la fajroj en ilia tendaro ĉiam brulis. Tamen mono kaj prestiĝo igis ilin arogantaj. Kiam eĉ ne tiom riĉaj gastoj vizitas pra-usonana tendaro, estas nepra kutimo akcepti ilin per grandega bankedo ĝis malfrua vespero. Sed la griz-neĝuloj, se ili opiniis ke la gastoj ne estis je ilia nivelo, post iom da komerco kaj magra manĝado, komencis oscedi, tiel afektante lacegon por ke la gastoj tuj foriru. Tial ofendita tribo de Lakota Sioux moknomis la griz-neĝulojn "Iowa", kiu litere signifas la "oscedantoj". Tio finfine iĝis la nomo de la tuta teritorio inter Illinois kaj Nebraska, ĉar la unuaj mapoj de la estonta Usono estis hazarde dezegnitaj de franca aventuristo proksima al la Lakota Sioux. La destino de la "oscedanta" tribo estis malĝoja kaj iliaj riĉoj ne povis protekti ilin. La usona registaro fakte forcis ilin moviĝi al reservejo en Oklahoma, kie ili fine ĉiuj mortis pro epidemio de variolo. Nuntempe ilia ŝpuroj eĉ ne troveblas en Wikipedio. La Dakota Sioux kiuj nuntempe vivas en la Meskwaki teritorio proksime de Iowa City ne havas rilaton kun la griz-neĝuloj aŭ kun la iamaj Lakota Sioux de tiu historio. La tribanoj fakte komune aĉetis la landon en pli proksimaj jardekoj, kiam la ĉefurbo de la ŝtato de Iowa en la usona federacio estis Iowa City.

S-ro Kevin Locke opinias ke la historio de la griz-neĝuloj estas bona apologo kiu montras la malbonon de aroganto: kiu estimas nur monon kaj socian statuson kaj ne la bonon de amikeco, kaj helpemeco al similuloj kaj malsimiluloj iras al sia ruino. Kontraŭe oni devas iĝi denove pli proksimaj al naturo kaj montri humilecon antaŭ ĝiaj donacoj. Tio estas tre profunde pra-usonana moralo, sed ĝi ankaŭ trovas eĥon en ĉiu ajn kulturo. Kaj certe ĝi povas iĝi inda antidoto kontraŭ nuntempa tro materialisma vivo. S-ro Kevin Locke estas praktikanta Bahaiano. Ankaŭ se li ne parolas Esperanton, li bone konas pri ĝi kaj simpatias kun ĝia interna ideo ke lingvo povas konstrui ponton inter popoloj en reciproka respekto. Lia agado en la Profesia Artkolegio en Kunming, kie li kaj dua aliaj pra-usonanaj geamikoj bele prezentis siajn dancojn kaj lernis nacimalplimultajn dancojn de Yunnan, venas de la sama zorgo pri interkompreno trans limoj kaj kulturoj. Mi esperas ke multe da Iowanoj povos ĝui pri la kaŝita senco kaj morala povo de sia ŝtata nomo.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto