Vizitu Forumon

Iowa City

(GMT+08:00) 2015-05-15 22:22:09

Mi devis rimarki ke tiu ideala situacio ne troveblas ie ajn. En Italio certe bibliotekoj havas mallongan laborhoraron kaj malmulte da monaj rimedoj. En Japanio oni ofte bezonas enri-permeson malfacile akireblan. En Ĉinio, krom en malmultaj tute gravaj universitatoj, instruistoj kutime aĉetas la gravajn librojn nur por sia privata uzado. Libroj en aliaj lingvoj krom la mandarena preskaŭ neniam troveblas. Anglaj libroj jam malmultegas, kaj fremdaj lingvoj krom la angla estas nevideblaj fantomoj. Sub tiaj surfacaj kulturaj diferencoj verŝajne estas pli profunda malsameco. En Iowa City tia bonega biblioteko eblas pro la civitana sento de la loĝantaro, kiu ofte donacas monon al universitato kaj sentas multe da orgojlo pri ĝia kvalito. Eĉ ne riĉaj homoj donas po dek aŭ dudek dolarojn jare. Unu tre komuna formo de donaco al la plej karaj geamikoj estas sendi monon al universitato en ilia honoro. Se necesas, gestudentoj ofertas sian helpon senpage, kiel formo de dankemo. Eĉ la 25-centima monero de Iowa havas kiel devizo "Foundation in Education" ("Fundamento en edukado"). Certe tiu amo por la publika bono kaj fiero je edukado estas grava valoro kiun la civitanoj de Iowa City povas instrui.

Ekde la lastaj jardekoj, usonaj universitatoj komencis elspezi pli kaj pli por promocii "diversecon." En tiu konteksto, la vorto signifas promocii pli da socia egaleco, helpante ne privilegitajn malplimultojn akiri sam-nivelan universitatan edukon pere de studstipendioj aŭ pli inkluzivaj instru-programoj. Ekzemple, normala klaso en angla literaturo povus envolvi diskuti parte hispan-lingvajn verkojn de samseksemula meksik-usona verkistino, aŭ skandalan romanon de islama hinda novelisto. Kritikoj substrekas kiel diverseco precipe celas doni al blankaj antaŭurbaj geknaboj la eblecon renkonti homojn etne, religie, klase ktp malsamaj de iliaj pli malpli senŝanĝaj najbaroj, kiel pretigo kaj stimulo al pli varia laborloko. Sed ĝi certe estas ankaŭ grava logaĵo por eksterlandaj gestudentoj, el kiuj Ĉinoj formas la plej granda parto. Tamen mi kredas ke, malgraŭ tiu laŭdinda fokuso pri diverseco, la socia divido kiun Arendt vidis en la usunanoj post la dua mondmilito ne tute malaperis. Fakte bona pruvo de tio estas ke tiom malmulte da Iowanoj konas la veran signifon de sia ŝtata nomo. Se oni serĉas en interreto, oni povas facile vidi ke "Iowa" venas de la pra-usonanoj Sioux. Tio estas komuna kono. Sed malmultaj homoj scias pli.

Ne malproksime de Iowa City troviĝas grava loĝantaro de Dakota Sioux, vivantaj ne en reservejo, sed en mem-aĉetita lando. Dank'al tiu ekonomia sendependo de la usona registaro, ili povis eviti burokratan kontrolon rilate al edukado kaj sukcesis tre bone protekti sian lingvon kaj kulturon. Ĉiu jare ili organizas "Pow-wow", aŭ pra-usonanan feston kun tipaj kantoj kaj dancoj, en kiu ĉiu povas partopreni. Kaj referencoj al pra-usonanoj abundas en la ĉiu-taga lingvo de Iowa. Ekzemple, oni kutime nomas "Indian summer" ("indiana somero") la finon de la aŭtuno, kiu alportas la lastan trompigan varmon antaŭ la vintra frosto. Tamen mi kredas ke vere malmultas eĉ la lokaj universitataj profesoroj kiuj konas la veran signifon de "Iowa" en la Sioux-a lingvo. Mi mem nekredeble unue eksciis ĝin nur en Kunming. Kevin Locke, tre ĉarma kaj fiera Lakota Sioux-ano, solvis por mi la misteron kiam li vizitis la Artkolegion pro art-interŝanĝo organizita de la usona fonduso Art Midwest. La veran historieton kiun li havigis al mi estas tre ĉarma. Do mi rakontas ĝin al vi tiel precize kiel mia memoro permesas.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto