Vizitu Forumon

Historio de la Bjalistoko

(GMT+08:00) 2009-07-24 09:05:26

     La unua skribita noto pri Bjalistoko devenas el 1514. La unuan kortegon verŝajne oni konstruis meze de la XV-a j.c. Ĝi apartenis al Raczko Tabutowicz, al kiu la litova princo Michał Zygmuntowicz donacis arbaregon en la riverbaseno de Biała (Blanka). La unua posedanto de bjalistoka bieno havis 4 filojn. Ĉiu el ili ricevis kortegon konstruitan sur la patra tereno. Verŝajne unu el ili estis konstruita sur la tereno, kie poste oni konstruis la palacon de familio Branicki.

    En tiu loko estis rezidejo de familio Wiesiołowski – la sekvaj posedantoj de la urbo. Komence tio estis renesanca masonita kortego, konstruita ĉirkaŭ 1570 de Piotr Wiesiołowski. Poste, probable en 1617, oni alikonstruis ĝin kiel defendan kastelon.

    En la sepdekaj jaroj de la XVI-a j.c. apud la kortego oni konstruis lignan preĝejon kaj fiksis foirplacon, establante tiamaniere komencon de la estonta urbo.

    Post la morto de heredantoj de familio Wiesiołowski Bjalistoko fariĝis proprietaĵo de Pola Reĝlando kaj estis enigita al la starostejon Tykocin. En la jaro 1659 hetmano (armeestro) Stefan Czarniecki, la venkinto kontraǔ la sveda armeo dum „la sveda diluvo", ricevis la starostejon Tykocin kun Bjalistoko, kiel sian heredan propraĵon. Poste heredis ĝin la filino de Czarniecki - Aleksandra Katarzyna, edzino de Jan Klemens Branicki, kortega kronlanda marŝalo. Branicki estis kunbatalanto de Czarniecki kaj la heroo de la kontraŭsvedaj militoj. Bjalistoko tiam estis vilaĝo, eble kun 40 domoj, starantaj laŭ 3 vojoj: al Choroszcz, Wasilków kaj Suraż, kiuj ligiĝis ĉe la preĝejo, kreante triangulan foirplacon.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto