Vizitu Forumon

Historio de la Bjalistoko

(GMT+08:00) 2009-07-24 09:05:26

    En 1915 la urbon eniris la germana armeo kaj restis tie ĝis la fino de la Unua Mondmilito. La germanaj soldatoj fuĝis en februaro de 1919. Post la reakiro de sendependeco de Pollando Bjalistoko iĝis la ĉefurbo de vojevodio (regiono) kaj oni aligis al ĝi la apudajn vilaĝojn. En la urbo vivis tiam: judoj – 48,7%, poloj – 46,6%, germanoj – 1,9%, rusoj -1,8%, belorusoj – 0,8% kaj aliaj – 0,2%. En la 20-30-aj jaroj de la XX-a j.c. modernigita estis la urbocentro. Oni tiam konstruis novan, imponan kvartalon de oficejoj. Konstruitaj estis i.a.: Vojevodia Juĝoficejo, Ŝtata Impostoficejo ĉe la strato Mickiewicza kaj la poroficistaj domoj ĉe la strato Świętojańska.

    La 15-an de septembro 1939 la urbon eniris la nazia armeo, kiun baldaŭ konforme al la Pakto Ribbentrop-Mołotow, anstataŭis la Ruĝa Armeo. Dum 19 monatoj de sovetia okupado en Bjalistoko estis sidejo de la distrikto de Belorusa Respubliko. En junio 1941 la germanaj soldatoj denove eniris la urbon kaj laŭ la dekreto de Hitler estis kreita Bjalistoka Distrikto - "Bezirk Bialystok", subigita senpere al Hitler. Kontraŭ la persekutado de ambaŭ okupantoj en la urbo aktivis "subtera" movado de kontraŭstaro gvidata de la Landa Armeo. La plej persekutata estis la juda loĝantaro de la urbo, kiun oni amasigis en la getoo, en kiu loĝis pli ol 100 mil homoj. Antaŭ la likvido de la getoo junaj hebreoj, kiujn gvidis Icchok Malmed, provis kontraŭstari la hitleran reĝimon. Aŭguste 1943 la germanoj lividis la getoon. La plimulto el pli ol 50-mila juda loĝantaro de la urbo estis transportita kaj murdita en Treblinka. Multaj estis murditaj surloke i.a. en la arbaro Pietrasze. La militon travivis nur mil bjalistokaj judoj.

     La 27-an de julio 1944 Bjalistokon liberigis de la germanoj Dua Belorusa Fronto de la Ruĝa Armeo. Dum la bataloj tiam estis detruitaj pli ol 75% urbaj konstruaĵoj. Dum la unuaj monatoj post la liberigo loĝis en Bjalistoko 40 mil homoj. Post 2 jaroj la urba loĝantaro kreskis al 47 mil, pro la enmigrado de poloj, forlasintaj la regionojn de Grodno kaj Vilniuso.

    Post la Dua Mondmilito Bjalistoko denove fariĝis vojevodia urbo kaj la centro de scienco, ekonomio, kulturo de nord-orienta Pollando.

    La 1-an de januaro 1999, rezulte de la administra reformo, la iama privata urbo de Branicki fariĝis la ĉefurbo de nove kreita Podlaĥia Vojevodio


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto