Vizitu Forumon

Historio de la Bjalistoko

(GMT+08:00) 2009-07-24 09:05:26

     Dum la "sveda diluvo" la kastelo de Wiesiołowski estis ruinigita. Sur tiu loko podlaĥia vojevodo Stefan Mikołaj Branicki, la filo de Jan Klemens kaj la nepo de Czarniecki, konstruis en la sepdekaj jaroj de la XVII j.c. sian novan sidejon. Dum la jaroj 1691-1697 arkitekto Tylman el Gameren alikonstruis la sidejon, formante barokstilan palacon. Tiutempe Bjalistoko akiris urban karakteron. La unuaj registroj de la urba konsilantaro venas el la jaro 1668 kaj ĉi-tiun daton oni povus akcepti kiel daton de lokigo de la urbo. La „urbajn rajtojn" por Bjalistoko akiris Stefan Branicki en 1692 de la pola reĝo Johano Sobieski la Tria. Poste la „magdeburgajn rajtojn" donis al la urbo, en februaro 1749, la pola reĝo Aŭgusto Sas la Tria. La rezidejo, sufiĉe komforta por la podlaĥia vojevodo, evidentiĝis tro modesta por lia filo – krakova kaŝtelano, kronlanda grandhetmano, eĉ kandidato al la pola krono, Jan Kazimierz Branicki, kiu honore al sia avo akceptis lian duan nomon Klemens. Li dungis famajn tiutempe arkitektojn: Johano Sigismondo Deybel kaj Johanon Klemm, kiuj komence de la jaro 1726 komencis la alikonstruadon de la bjalistoka palaco. Jan Klemens Branicki pensis ne nur pri alikonstruado de sia rezidejo, sed zorgis ankaŭ pri evoluo de la urbo. Li decidis pri konstruo de: hospitalo, arsenalo, urbodomo, gastejo, poŝtoficejo, porgasta palaceto, monaĥejo de Fratinoj de Mizerikordo. Li zorgis ankaŭ pri edukado fondante: Armean Lernejon de Inĝenierio kaj Konstruado (la unuan en Pollando akademian lernejon por soldatoj); Lernejon de Akuŝado kaj restadejon por lernantoj. Li ordonis planti ĉe la ĉefaj stratoj tiliojn kaj ĉirkaŭmasoni fasadojn de la lignaj domoj starantaj urbocentre. La geedzoj: Jan Klemens kaj Izabela Branicki zorgis ankaŭ pri sciencistoj kaj artistoj. En la urbo restadis multaj artistoj, arkitektoj, kuracistoj. Tria divido de Pollando en 1795 kaŭzis, ke Bjalistoko eniris Prusujon. Dum tiu periodo en la urbo loĝis 4.000 loĝantoj; preskaŭ duono el ili estis judoj. Post la falo de Napoleon-imperio Bjalistoko estis enigita, por pli ol 100 jaroj, en la Rusan Imperion. Post "La Novembra Ribelo" (1830-31) kontraŭ la cara reĝimo, pro la persekutoj oni faris severan doganlimon inter la "Kongresa Reĝlando" (administrata aparte, sub la cara regado) kaj "La Rusa Imperio". Paradokse tio kaŭzis rapidan evoluon de la urbo. Multaj posedantoj de teksaj fabrikoj el la regiono de Łódź migris al Bjalistoko por ne pagi altan doganon. En la urbo kaj en la ĉirkaŭaĵo estis fonditaj, ĉefe de: germanaj, rusaj kaj judaj fabrikistoj, multaj manufakturoj. En 1845 en la urbo loĝis jam 16 mil homoj. En 1862 Bjalistokon alvenis la fervojo: Peterburgo-Varsovio. Tio influis pli rapidan evoluon de la urbo. En 1879 funkciis tie 47 teksaj fabrikoj, en kiuj laboris pli ol 1500 laboristoj kaj la urba loĝantaro superis 35 mil. Dum la lasta jardeko de la XIXa j.c. en la urbo estis instalitaj unuaj telefonoj, akvokondukilo kaj la ĉevaltramo. Komence de la XX-a j.c. loĝis en Bjalistoko jam 70 mil homoj, inter kiuj preskaŭ 80% estis judoj.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto