Vizitu Forumon

Esperanto historie en Bjalistoko

(GMT+08:00) 2009-07-24 12:32:24
Bjalistoko — La urbo de L.L.Zamenhof

     Bjalistoko, naskiĝurbo de la kreinto de Esperanto, L.L.Zamenhof, ludis kaj daŭre ludas gravan rolon en la historio de la Esperanto-movado. Dum multaj jardekoj pulsis tie vigla Esperanto-vivo. Aktivadis tie kaj en la ĉirkaŭaĵo centoj da esperantistoj sindediĉaj al la movado. Ĝis nun restas neesplorate, kiom da esperantistoj ekzistis en Bjalistoko tuj post la apero de la Unua Libro en 1887. Eblas tamen supozi, ke Zamenhof interesiĝis pri la kresko de la ideo en tiu urbo kaj ke dekomence la Esperanto-movado havis tie kelkajn adeptojn. Fakte, en la Unua adresaro de esperantistoj (1890) estas menciitaj kvar bjalistokanoj. La nomoj Bramsohn kaj Rosenthal montras, ke ili devis esti juddevenaj. Tio certe vekis la suspekton de la carista administracio. Simple en Bjalistoko la kondiĉoj por disvastigi Esperanton ne estis favoraj. Ekde 1873 Zamenhof loĝis en Varsovio, kie ja, kiel konate, la Esperanto-projekto maturiĝis kaj estis publikigita, kaj kie ĝi trovis la unuajn seriozajn adeptojn. Alia klarigo, laŭ N.Z. Maimon, pri la malforteco de Esperanto en Bjalistoko, estis la cirkonstanco, ke Zamenhof forlasis la cionismon, kio tute ne plaĉas al la bjalistokaj judoj.

     Unua impulso por vigligi Esperanton en Bjalistoko estis donita en majo 1910, kiam dum renkontiĝo kun sepdeko da ĉeestantoj estis esprimita la intenco fondi Esperanto-asocion. Bedaŭrinde tiu unua provo antaŭ la unua mondmilito fiaskis, tiel ke dum la vivotempo de Zamenhof Esperanto en Bjalistoko restis senrezulta. Cetere la unua mondmilito grandparte interrompis ĉie la Esperanto-agadon, krom tio la poloj estis tro okupataj pri la restarigo de sia ŝtata sendependeco, kiun ili malhavis ekde 1772/95.

       Samtempe falis hela Esperanto-stelo de la ĉielo, kun kiu la posta evoluo de Esperanto en Bjalistoko estos nedisigeble ligita: tiu stelo portis la nomon de Jakob Saapiro (Ŝapiro, 1897-1941), kiu lernis Esperanton en la aĝo de 14 jaroj kaj komencis aktivadi en 1911. En 1915 li publikigis porpacan broŝuron La mondmilito kaj Esperanto, kiu aperis ĉe la Biblioteko de Georgo K.Davidov en Saratovo. Post la milito Ŝapiro abunde publikigis informojn pri Esperanto en la loka gazetaro kaj lobiis ĉe la urbaj instancoj, kaj baldaŭ povis okazi Esperanto-kurso en vespera lernejo. Krom tio, li atingis la alinomigon de la Verda strato je la strato Zamenhof. En la zamenhofa dometo, kiu troviĝis en sufiĉe mizera stato, loĝis teretaĝe iu Szturmakiewicz, kiu prizorgis la Memorlibron pri Zamenhof, kaj en la unua etaĝo loĝis iu horloĝisto kun la nomo Wajnsztok. Aktualis eĉ la ideo de Esperanto-muzeo, sed ĝi restis neefektivigebla.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto