Vizitu Forumon

Esperanto historie en Bjalistoko

(GMT+08:00) 2009-07-24 12:32:24

ZES kaj Jakobo Ŝapiro

       Granda momento por Esperanto en Bjalistoko alvenis la 21-an de novembro 1920, kiam okazis la organiza kunveno de bjalistokaj semideanoj. En la ĉeesto de 20 personoj sub la protekto de Jakobo Ŝapiro, delegito de UEA, la prezido de J.Alfus el Krakovo kaj la sekretariado de R.Platzek, estis decidite fondi societon kun la nomo Zamenhofa Esperanta Societo en Bialystok (ZES). La elektita estraro konsistis el J.ŝapiro(prezidento), F.Kurjanski(sekretario), R.Platzek(kasisto), S.Kaplan kaj S.Liberman. La sekve organizitaj Esperanto-kursoj allogis 70 interesatojn. Inĝeniero Morduch Zabludowski eĉ sukcesis instrui Esperanton en hebrea popollernejo. "La loka gazetaro favoras nian movadon", konkludis la raporto de ZES. Diversaj eminentuloj de la urbo aliĝis kiel membroj de ZES, inter ili la redaktoro de la plej grava bjalistoka gazeto. Tiel, iom post iom Bjalistoko fariĝis internacie konata dank'al la Lingvo Internacia de L.L. Zamenhof. Malgraŭ tiuj sukcesoj, ZES ne trovis publikan sidejon kaj devis okazigi siajn kunvenojn en privata loĝejo. Do, la hejmo de Ŝapiro,situanta en strato Lipowa 33 tre proksime de la zamenhofa strato,longe servis kiel Esperanto-centro de Bjalistoko en la intermilitaj jaroj, kaj nur la 17-an de julio 1922 ZES povis esti laŭleĝe registrita laŭ vojevodia decido. Ĉi tiu agnosko havigis al la juna asocio novajn agadperspektivojn . Sed fluis ankoraŭ du jaroj, antaŭ ol en 1924 finfine okazis la solena malfermo de ZES. En 1923 Ŝapiro prilaboris la unuan gvidlibron tra Bjalistoko en Esperanto, kiu estis eldonita de Teo Jung, redaktoro de Esperanto Triumfonta, en Kolonjo en 1923. Ŝapiro apartenis ankaŭ al la kunfondintoj de la Turisma Komisiono de UEA, kaj la bjalistoka ĉefesperantisto mem fondis propran eldonejeton, kie aperis kelkaj verkaĵoj, interalie liaj Babiladoj de bonhumora Zamenhofano. La herooj en tiu libro nomiĝas s-roj Neskribemski, Oratoremulov, Reformemski, Parolulov, Fervorulov, Flirtemulov, Kritikoviĉ, Fundamentistov , f-ino Ridemoviĉ ktp. Eĉ Marie Hankel, la unua signifa Esperanto-verkistino, amuziĝis. Krom tio Ŝapiro verkis Esperanto-ŝlosilon en la jida lingvo. Liajn Esperanto-tradukojn aperigis ekzemple Germana Esperantisto en la periodo 1912-18, kaj liaj verkoj trovis aljuĝon de premioj en la Floraj Ludoj. Alprenante starpunkton en soci-politikaj aferoj, Ŝapiro decide kontraŭstaris antisemitismajn tendencojn. Pro tiu kuraĝo Ŝapiro estis atakata dum la 30-aj jaroj.

20-aj jaroj

      Dank'al ofta raportado en la loka gazeto Dziennik Bialostocki

      Oni estas sufiĉe bone informita pri la aktiveco de ZEA dum la 1920-aj jaroj. En 1925 Ŝapiro partoprenis la 17-an Universalan Kongreson de Esperanto en Ĝenevo, kie Edmond Privat, prezidanto de UEA, kelkfoje laŭde menciis Bjalistokon en sia malferma salutparolado. Al la elstaraj eventoj en Bjialistoko mem apartenis en januaro 1926 prelego de Leo Belmont pri la kontraŭjudaj procesoj okazintaj antaŭ la unua mondmilito, kaj en majo 1927 la vizito de la japana sciencisto prof. Hazime Asada. Poste la urbon vizitis ankaŭ aliaj japanoj. La Tutpollandan Kongreson de Esperantistoj en oktobro 1926 partoprenis J. Ŝapiro. La 1-a Postkongreso Esperantista okaze de la 19-a Universala Kongreso(UK) en (la Libera Urbo) Dancigo en aŭgusto 1927 estis organizita, krom en Varsovio, ankaŭ de la bjalistokaj esperantistoj. Ĉi tiu solenaĵo estis gravega evento en la urba vivo. Ĝin partoprenis 188 personoj, inter kiuj 123 el Pollando, la resto el diversaj aliaj landoj. La alvenintajn gastojn salutis la orkestro de la 3-a regimento de kavalerianoj per la himno La Espero. La pavimo de la Zamenhof-strato estis speciale renovigita, kaj la programo antaŭvidis malkovron de memortabulo sur la zamenhofa naskiĝdomo. La urba magistrato rifuzis akcepti la protekton super la Postkongreso, ĉar tio estis ligita kun neceso aranĝi bankedon. Tamen, poste klariĝis, ke la vojevodo,inĝ. Marian Rembowski, persone konsentis esti protektanto de la Postkongreso. Oni decidis sendi leteron kun salutoj al ŝtatprezidanto Ignacy Moscicki kaj al marŝalo Jozef Pilsudski. Teo Jung, la redaktoro de Heroldo de Esperanto, laŭdis labonegan akcepton flanke de la organiza komitato, lokaj instancoj kaj enloĝantoj. Dum plaĉis al li la hotelo Ritz, li miris pri la malbonaj stratvojoj, kaj ke en ĉiuj taksioj ne funkciis kalkulioj.

         La postkongreso tre aktivigis la bjalstokanojn. Estis organizitaj kursoj, ĉefe en judaj societoj, kiujn partoprenis150 personoj. Laŭ la nomoj el tiu tempo partoprenantoj estis ĉefe judoj kaj poloj. Nemalhaveblan rolon ludis daŭre J.Ŝapiro, la ĉefdelegito de UEA en Pollando, kiu organizadis, preledadis, instruadis. La lingvo Esperanto estis enkondukita en iujn klasojn de la puklikaj popol-lernejoj de Bjalistoko. Dum iu foiro en 1928 la esperantistoj reprezentis sin, kaj "la vizitantoj montris grandan intereson por nia afero.", oni raportis. En siaj vicoj ZES posedis profesian kantiston, Szymon Osowicki, kiu gvidis la programojn de la Dramrondo de ZES. En oktobro 1929 okazis, kun cento da partoprenantoj, la Unua Esperanta Kongreso de la bjalistoka vojevodia regiono, kiu estis honorata de la bjalistoka urbestro per sia alta protekto. Felikso Zamenhof, kiu ankoraŭ naskiĝis en Bjalistoko, faris la enkondukan paroladon. Estis decidite turni sin al la bjalistoka urbestraro kun peto subvencii la bezonojn de la Esperanto-agado, kaj precipe pri la aĉeto de la naskiĝdomo de L.L.Zamenhof. Tamen, ĉi ideo neniam efektiviĝis.

         En multaj lokoj de la bjalistoka vojevodio oni laboris por Esperanto: krom en Bjalistoko ankaŭ en Augustow, Bielsk Podlaksi, Choroszcz, Ciechanowiee, Gaworowo, Grajewo, Grodno, Indura, Krynki, Lomza, Michalow, Orla, Ostroleka, Ploski, Rzedziany, Sejny, Sokolka, Szczuczyn Bialostocki, Sniadowo, Topolany, Walily, Waniewo,Wasilkow, Wolkowysk kaj Zelechy. Post la 2-a mondmilito la Esperanto-movado en tiuj lokoj ne plu ekzistis. La aktivularo pereis dum la ekstermado de la juda loĝantaro, kaj kvankam ekde la milito-fino pasis pli ol 60 jaroj, oni ne sukcesis tie enradikigi Esperanton denove.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto