Vizitu Forumon

Esperanto historie en Bjalistoko

(GMT+08:00) 2009-07-24 12:32:24

30-aj jaroj

          Tiel, Bjalistoko iom post iom fariĝis la "Mekko"de la internacia Esperanto-movado. Ĝuste komence de la 30-aj jaroj ZES aranĝis amason da Esperanto-kursoj en la nova sidejo ĉe la strato Polna 4. Komence de 1931 okazis en Bjalistoko grava evento por la instruado de Esperanto. La loka gazeto raportis pri la fondo de la unua oficiala Ekzamen-Komisiono de Esperanto ĉe ZES. Fakte, la Ministerio de klerigo kaj Konfesioj leĝigis instituton de Esperanto por la tuta Pollando, kiu okupiĝos pri instruado de Esperanto, havigos diplomojn kaj rajtigilojn por instruistoj. Prezidanto de la Ekzamen-Komisiono fariĝis J.Ŝapiro. En marto de la sama jaro estis prezentita de la Esperanto-Revuo-teatro, Verda Muelejo, Granda Varieteo kun la ĉeesto de 300 spektantoj, kaj fine de marto Bjalistokon vizitis la bengalan esperantisto Lakshimiswar Sinha, kies prelego pri moroj kaj kutimoj en Hindio kun lumbildoj allogis preskaŭ 200 homojn. Sinha kantis bengalajn kantojn, estis akceptita de la urba starosto kaj miris, ke en la urba biblioteko troviĝas hindaj literaturaĵoj.

Denove postkongreso en Bjalistoko

         Sed fakte ĉiuj fortoj de tiu tempo estis koncentritaj al la 2-a Internacia Postkongreso aldone al la 23-a Universala Kongreso en Krakovo en 1931, Estis planate dum ĝi starigi fundamenton por Zamenhof-monumento, ĉar oni konsideris kiel honton, ke diversloke en la mondo tiaj monumentoj estis jam starigitaj, dum en Bjalistoko ĝi mankas. Pri la postkongreso Ŝapiro publikigis detalan raporton en Pola Esperantisto. Laŭ tio alvenis al Bjalistoko karavano de 60 personoj, fakte malpli ol atendite, kiu estis akceptita en la stacidomo de militista orkestro, kiu ludis La Esperon. La ĉefa evento dum la postkongreso estis la solena inaŭguro de la fundamento por la kreota Zamenhof-monumento. La lokon elektis la vojevodo mem, kiu havis la funkcion de honora protektanto de la komitato por konstrui la monumenton. Sed pro kuracado en alia urbo li forestis kaj tial estis reprezentita de la vic-vojevodo. Sama persone ne ĉeestis la urbestro, kiu estis anstataŭita de la vic-urbestro, kaj do kun tiuj duarangaj oficialuloj la fundamento por la monumento povis esti efektive metita plensolene. La ceremonio ĉeestis diversaj eminentuloj kiel familianoj de Zamenhof — Leono, Lidja kaj Zofia — krome Robert Kreuz, Direktoro de la Internacia Centra Komitato(ICK) de la Esperanto-movado, kiu alveturis el Ĝenevo, kaj kelkaj aliaj. En vespera kunveno la ĉeestantoj memorigis, ke dum la postkongreso en 1927 estis promesite starigi la monumenton al la kreinto de Esperanto. Sed la aŭdigita mesaĝo estis klara: la finkonstruo de la monumento — en formo de babelturo — dependas de la tutmonda esperantistaro, kiu devus helpi al la organiza komitato efektivigi tiun ĉi ideon. La plej kortuŝa momento dum la kongreso estis la vizitado al la zamenhofa dometo, kiu estis feste ornamita, sed restis malriĉa kabano, en kiu kuŝis sur tableto, speciale por la postkongreso preparita Ora Libro de Vizitantoj, en kiun la kongresanoj enskribiĝadis unu post la alia. La postkongreso mem estis komencita tre pozitive ne nur de la bjalistoka gazataro, sed ĝi trovis sian vastan eĥon ankaŭ en la Esperanto-gazetaro. Tiel okazis, ke la dua internacia postkongreso esperantista de 1931 estis konsiderata kiel pinta aranĝo de la bjalistokaj esperantistoj antaŭ la milito. En aŭgusto aperis en Bjalistoko ankoraŭ Joseph Scherer el Usono, la fama svisdevena Esperanto-mondvojaĝanto, kiu prelegis pri la filmourbo Hollywood.

Resume laŭ la libro Historio de Esperanto-movado en
Bjalistoko(2003) de Zofia Banet-Fornalowa.
Prilaborita de Andreas Kunzil.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto