Vizitu Forumon

Esperanto-movado en diskutoj pri lingvaj rajtoj

(GMT+08:00) 2009-07-31 16:33:20

(Raportas:  Josef Ŝemer el Israelo, KN: 235;  Kristin Tytagat el Belgio, KN 432 ; Gian Carlo Fighiera )

Dalia Pileckienė
Kiel mastrumi sian tempon 

  "Kiu el vi uzas de tempo al tempo la frazon `Mi ne havas tempon por...` parolante kun aliaj homoj?", demandis la prelegantino al la ĉeestantoj, tuj en la komenco de la sesio. Tiam ĉiuj ĉeestantoj levis la manojn.

     Poste, laŭlonge de la sesio, la prelegantino klopodis pruvi al la partoprenantoj kaj konvinki ilin, ke tiun ĉi "malĝustan" frazon ili povos tute ne uzi, kondiĉe ke ili sukcesos PLANI sian tempon. En tre interesa maniero kaj bonetose, akompanate de aktualaj UK-aj ekzemploj, ŝi montris ke per bonaj organizado, administrado kaj kontrolado ni kapablas mastrumi nian tempon. La konkludo de la prelego estis: "Ni havas sufiĉe da tempo, foje eĉ tro..."

Kimie Markarian, Tahira Masako
Sorobaneca mensa kalkulado

     Bona ekzerco de via cerbo estas aparte grava por resti junaj! Kiu plej bona maniero ekzerci per sorobano, japana kalkulilo? En la programero, la prelegantoj prezentis tiun malnovan ilon kiu tamen ankaŭ nuntempe havas sian ĉambron kaj utilon.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto