Vizitu Forumon

Esperanto-movado en diskutoj pri lingvaj rajtoj

(GMT+08:00) 2009-07-31 16:33:20

Cyrille Hurstel
Kiel organizi eventon kun interpretado

      Interpredado estas buŝa tradukado. Por atingi kvaliton vi bezonas bone prepariĝi kiel interpretisto. Vi povas uzi plurajn teknikojn: ekzistas samtempa kaj sinsekva interpretado.

      La interpretisto klopodas redoni 80% de la origina enhavo; li devas zorge plani la laboron. La seminario pritraktis multajn eblecojn de interpretaj situacioj.

      La preleganto preparis konkretajn kazojn kie interpretado estis bezonata. Ekzemple: en Rusujo okazas simpozio pri komerco; ĉeestas Madelein Albright kaj du eksterlandaj Esperanto-parolantoj. Kiel vi planos la interpretadon de tiu ĉi evento?

Anna Lowenstein
Se vi organizus la unuan kongreson

      La ideo de Anna Löwenstein estis originala. Ni forgesu dum momento pri la 94-foja tradicio de la Universalaj Kongresoj kaj rekomencu ĉion ekde la komenco. Alivorte, ni imagu ke Esperanto ekzistas de nur kelkaj jaroj kaj ke ni devas plani la unuan kongreson de la esperantistoj.

      Tiun ĉi virtualan temon vivoplene debatis la trideko da partoprenantoj en la lunda kunveno. Tre realece ili konsciis, ke la cirkonstancoj tute ŝanĝiĝis de post 1905: la emoj de la homoj kaj la teknologia evoluo kreis antaŭe ne imageblan novajn situaciojn.

       La baza dilemo estas: ĉu havi distancan aŭ fizikan kuvenon? La avantaĝo de distanca kongreso kuŝas en tio, ke la hodiaŭaj reta kaj persatelita sistemoj ebligas partoprenon al ĉiu el la propra loĝejo aŭ el loka kunvenejo, evitante investon de tempo kaj elspezojn por vojaĝado kaj restado en fora kongresurbo. Aliflanke, tio ne kontentigas la bezonon de persona komunikado en komuna lingvo, kiu aldone esprimiĝas ankaŭ per personaj neparolaj sintenoj, mienesprimoj kaj gestoj. Por atingi tiun celon necesas fizika kongreso. Alternativo estus havi samtempe ambaŭ tipojn de kunveno.

      Se temas pri celoj kaj programoj de la supozata unua kongreso, la diskuto evidentigis longan liston de proponoj kaj ideoj. Fakte, la kongreso devus samtempe atenti kaj la internajn bezonojn de la esperantistoj kaj la eksterajn rilatojn kun la neesperantista popolo. Rilate al la esperantistaj celoj, apartan konsenton ricevis la ideo pri konversaciaj kursoj por komencantoj.

      Neeviteble, la diskuto glitis al la nunaj UK-oj. Multaj estis la koncernaj proponoj, sed ili riskas resti je teoria nivelo, ĉar ilia apliko bezonus la prizorgon fare de respondulo, kiu tra la jaroj okupiĝu ne nur pri administraj kaj rutinaj aspektoj, sed ankaŭ pri ĉiaj demandoj ligitaj al planado de moderna kongreso, kun aparta atento al la esperantista realo. En ĉiu kazo tre utilas la okazanta enketo inter la kongresanoj pri iliaj ŝatoj kaj malŝatoj rilate al la programoj de la UK.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto