Vizitu Forumon

Esperanto-movado en diskutoj pri lingvaj rajtoj

(GMT+08:00) 2009-07-31 16:33:20

Mark Fettes
Manifesto de Prago en la 21a jarcento – ŝancoj kaj defioj

         Manifesto de Prago estas esenca dokumento por la esperantistaro. Tamen, ĉu ĝi ankoraŭ estas aktuala? La mondo ŝanĝiĝis dum la lastaj 13 jaroj kaj interreto havas ĉiam pli grava rolo. En la kunveno oni diskutis pri eblaj ĝisdatigoj kaj daŭra aktualeco de la kernaj ideoj priskribitaj en la Manifesto.

Kristin Tytgat
Unu lingvo - malsamaj kulturoj

        Tre multaj homoj partoprenis tiun sesion. Tio ne povas mirigi, ĉar esperantisto konfrontiĝas kun kulturaj diferencoj en Esperantujo.

        Komunikado konsistas el lingvaj informoj, sed ankaŭ grandparte el neparolaj elementoj. Gestoj, tuŝoj kaj okulkontakto povas forte influi la dialogadon. Por sukcese vivi kun kulturaj diferencoj ni devas unue konsciiĝi pri la normoj kaj valoroj de nia propra kulturo, poste interesiĝi pri tiuj de la alia kulturo kaj finfine, plej grave, difini proprajn limojn inter la du kulturoj kaj lingve komuniki pri ili.

       Ĉar 90% de la komunikado estas implicita, estus konsilinde ke esperantistoj lingve komuniku pri tiuj neskribitaj reguloj de interparolado, kie eblas. Nur tiel ni povas pli facile kompreni unu la alian kaj samtempe unu la alian pli respekti.

       Konklude: temKonklude: temas ĉi tie pri tereno esplorinda por esperantistoj.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto