Vizitu Forumon

Gasti ĉe ŝanhajanoj dum Monda Ekspozicio

(GMT+08:00) 2010-05-28 17:23:03

Por akcepti vojaĝantojn el diversaj lokoj de la mondo dum la Monda Ekspozicio, koncernaj administracioj de Ŝanhajo faris la aranĝon Gasti ĉe Ŝanhajaj Familioj. Fremdlandaj vojaĝantoj spertos la vivon kaj tradician kulturon de Ŝanhajo per la persona vizito. En hodiaŭa programero nia raportisto Xiao Henggang gvidos vin al familio en la distrikto Jing`an de Ŝanhajo.

Proksime al la malnova strato Yuyuan de la distrikto Jing`an estas multaj stratetoj, kiujn oni nomas Longtang (bazkomunumo en Ŝanhajo). Ĉiu el ili havas tre longan historion kaj atestas la historion de Ŝanhajo. Hodiaŭ ni prezentos al vi la familion de sinjoro Wang Shouhua. La hejmo troviĝas en tre malnova domo, konstruita el ruĝaj brikoj kaj ŝtonplatoj. Verdaj tigoj rampas sur la muro de la domo, kaj la ĉirkaŭaĵo sentigas al ni kvietecon kontraste kun la vigla urbo. La familio de sinjoro Wang loĝas jam pli ol 30 jarojn en tiu ĉi domo. Nia intervjuo elvokis al li multajn rememorojn pri la loĝata strateto:

"Nia strateto havas la historion de pli ol 80 jaroj, kaj en ĝi troviĝas dek domoj konstruitaj en la brita stilo, kiuj havas la aspekton preskaŭ tute saman, tamen interne ili havas proprajn karaterizojn precipe laŭ la pordo kaj balkono. Ŝanhajanoj nomas tiujn ĉi domojn "dek vidindaĵo."

1 2 3 4 5 6
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto