Vizitu Forumon

Gasti ĉe ŝanhajanoj dum Monda Ekspozicio

(GMT+08:00) 2010-05-28 17:23:03

Wang tre ŝatas kultivadon de floroj kaj fruktoj. Post la domo estas ĝardeno, kie li plantis kelkajn vinberujojn. De la lasta jaro li tre zorge flegas ilin por ke la gastoj gustumi bonkvalitajn vinberojn. En tiu ĉi privata ĝardeno estas kelkaj objektoj, kiaj estas muenŝtonoj, kukomoldiloj, malnovaj siteloj kaj stango-pesilo. Ili estas kolektitaj de Wang.

"Tiuj ĉi objektoj, pli aĝaj ol mi, estas ĉiutage uzataj de ordinaraj loĝantoj. La pesilo estas diferenca kun la fremdlandaj, tamen ĝi povas facile muzuri la pezon. Tiu ĉi estas kukomodlilo, kiu antaŭe estis uzata dum Printempa Festo por fari juanŝaojn (farĉitaj pastbuletoj el glueca rizo) aŭ kukojn. Kaj tiu ĉi estas ligna fekujo. Tiuj ĉi objektoj, ĉiutage uzataj antaŭe, reflektas kiel atestiloj la ŝanĝiĝon de nia vivo."

1 2 3 4 5 6
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto