Vizitu Forumon

Gasti ĉe ŝanhajanoj dum Monda Ekspozicio

(GMT+08:00) 2010-05-28 17:23:03

Dum la intervuo nia raportisto vidis, ke maljuna sinjoro kun grizaj haroj foliumas diversajn librojn ĉe skribtablo, farita el bikso-ligno. Wang diris al la raportisto, ke li estas lia bopatro, 94-jara emerita instruisto. Sciiĝinte pri tio, ke la familio estas elektita akcepti fremdlandajn gastojn, la maljunulo decidis verki libreton pri ĝeneralaj trajtoj de diversaj landoj. Li kolektis multajn materialojn pri kutimoj, moroj kaj geografiaj scioj de diversaj landoj. Ĉiuvespere li konigas kolektitajn informojn al siaj familianoj. Li diris, ke li povas trovi taŭgajn temojn babili kun gastoj el iu ajn lando. Wang diris:

"Kiam fremdlandaj amikoj gastos ĉe ni, mi prezentos al ili materialojn pri iliaj landoj. Leginte la materialojn, ili havos familiaran senton kaj facile trovos temon por babilado. La materialoj helpos la reciprokan komprenon kaj akcelos la amikecon."

1 2 3 4 5 6
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto