![]( /mmsource/images/2007/07/26/070726j12.jpg)
La ĉina registaro elmetis, ke oni ĉiuflanke altigos kvaliton de produktoj kaj sekurecan nivelon de manĝaĵoj, kaj decidis establi gvidan grupon sub Ŝtata Konsilantaro pri produkto-kvalito kaj sekureca nivelo de manĝaĵoj, por interkonsiliĝe solvi gravajn problemojn en laboro pri kvalito de produktoj kaj sekureca nivelo de manĝaĵoj.
![]( /mmsource/images/2007/07/26/070726j13.jpg)
En la 25-a de julio, la regula kunveno de ĉina Ŝtata Konsilantaro prezidita de ĉina ĉefministro Wen Jiabao montris, ke oni devas establi striktan reton de superrigardo kaj administrado de manĝaĵoj,fortigi kontroladon kaj kvarantenadon de importataj kaj eksportataj komercaĵoj, fortigi internaciajn interfluon kaj kunlaboron kaj aktive fari interkomunikan laboron de informoj. Cetere, oni devas periode publikigi informojn pri produkto-kvalito kaj manĝaĵa sekureco por efike protekti rajton de informiĝo kaj kontrolan rajton de popolamasoj. |