Ĉijare, la registaro de Tibeta Aŭtonoma Regiono planas altigi la pohoman enspezon de kamparanoj kaj paŝtistoj super 3 000 juanojn de renminbi.
Laŭ informo el la laborkunveno pri kamparo de Tibeta Aŭtonoma Regiono okazinta lastatempe en Lasao, en la pasinta jaro, pohoma enspezo de tibetaj kamparanoj kaj paŝtistoj atingis 2 700 juanojn de renminbi kaj tenis kreskon en sinsekvaj 5 jaroj. |