Nun Ĉinio gajnis pluapaŝan efikon de laboro kontraŭ katastrofo. Malstreĉiĝis malfaciloj en iuj lokoj por karba liverado, transportado, elektra kaj petrola liverado.
Antaŭtagmeze de la 4-a de februaro, jam forveturis pli ol 6 miloj da aŭtoj stagnintaj en Guangdong-provinco kaj Hunan-provinco. Tio signifas, ke refunkcias la trafiko inter Pekino kaj Zhuhai. Escepte de iuj malgrandskalaj flughavenoj, estas malfermaj la civilaj flughavenoj en la tuta lando. Tio signifas, ke refunkcias la laboro de ĉina civila aviado. |