Nun stabile funkcias printempa transportado de Ĉinio, ankaŭ orde iras la savado de plagitaj regionoj
Je la 20-a horo de la 11-a de februaro, urĝa komanda centro pri karbo, elektro, oleo kaj transporto kaj savado kontraŭ katastrofo sub ĉina Ŝtata Konsilantaro informis plej lastan progreson de la katastrofo el pluvado, neĝado kaj frostego.
Ĝis la 15-a horo de la 11-a, normale funkcias altrapidaj ŝoseoj kaj ĉefaj ŝoseoj, nur parta vojsekcio en la provincoj Hunan kaj Yunnan estis blokita pro serioza frostego. Fundamente normale funkcias civilaviadaj flughavenoj de la tuta lando. |