En la 21-a de februaro en Pekino, dum la regula gazetara konferenco, Liu Jianchao, proparolanto de ĉina Eksterafera Ministerio esprimis, ke ĝis nun pli ol 100 ŝtatestroj, registaraj suverenoj kaj membroj de reĝfamilioj jam esprimis, ke ili partoprenos en la inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj en 2008. Ĉinio varme bonvenigas ilin.
Laŭ informo, usona prezidento Bush, franca prezidento Nicolas Sarkozy kaj aliaj esprimis, ke ili partoprenos en la inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj. |