
Antaŭtagmeze de la 5-a de marto en Pekino, ĉina ĉefministro Wen Jiabao esprimis, ke Ĉinio altigos nivelon de ekstera malfermo kaj evoluigos vastecon kaj profundecon de ekstera malfermo.
Tion esprimis Wen Jiabao en la registara laborraporto farita tiutage en la unua jara regula sesio de la nova Tutlanda Popola Kongreso. Li diris, ke Ĉinio aktive vastigos importadon kaj ĉefe multigos importadon de progresintateknikaj ekipaĵoj, gravaj krudaĵoj kaj ŝlosilaj pecoj kaj samtempe bonigos la strukturon de eksterkapitalaj fakoj kaj regionan dispozicion kaj stabile antaŭenpuŝos eksteran malfermon de serva fako. |