Nuntempe, iuj eksterlandaj amaskomunikiloj daŭre fokusas al la okazantaj "du sesioj" de Ĉinio. La politikoj de ĉina registaro pri prevento de inflacio, evito de trovarmiĝo de ekonomia kresko kaj aliaj estas alte atentataj de la eksterlandaj amaskomunikiloj.
En la 6-a de marto, ĉefaj amaskomunikiloj de Britio raportis pri ĉinaj "du sesioj" kaj ĉefe emfazis la enhavojn pri la daŭriga reformado kaj malfermo de ĉina registaro, evito de trovarmiĝo de ekonomio kaj klopodo pri subpremo de prezoj.
En la sama tago, la Wall-Strata Ĵurnalo de Usono publikigis raporton titolitan "Ĉina ekonomio iras sur vojo de justeco kaj mediprotekta disvolviĝo".
En la 5-a de marto, laŭ raporto de la retejo de usona ĵurnalo Nov-Jorka Tempo, preventi inflacion kaj eviti trovarmiĝon de ekonomia kresko estas la plej gravaj taskoj de Ĉinio en la jaro 2008.
Krome, ankaŭ gravaj amaskomulikiloj de Japanio, Svedio, Mongolio, Burgalio kaj aliaj landoj grandskale raportis pri ĉinaj "du sesioj". |