china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉia agaĉo spliti Tibeton disde patrolando nepre fiaskos
(GMT+08:00) 2008-03-22 16:22:06

La 22-an de marto, Renmin Ribao, la plej aǔtoritata ĵurnalo de Ĉinio, publikigis artikolon de komentisto kun la titolo "Persisti en Leĝsistemo, Protekti Popolanojn kaj Teni Stabilecon". La artikolo diras, ke ĉia agaĉo provanta spliti Tibeton disde la patrolando estas malsubtenata de la popolanoj kaj nepre fiaskos.

La artikolo diras, ke en Lasao de la Tibeta Aǔtonoma Regiono, sub la intriga planado de eksteraj malamikaj kaj secesiaj fortoj, tre malmultaj leĝorompantoj senskrupule lanĉis perfortan eventon de batado, frakasado, rabado kaj bruligado. Tre malmultaj leĝorompantoj mortigis 13 senkulpajn popolanojn kaj vundis pli ol 300. ili bruligis kelkajn lernejojn, hospitalojn, bankojn, instituciojn kaj similajn. Ilia perforta agaĉo alportis grandegan perdon al la vivo kaj propraĵo de la popolanoj kaj kaǔzis seriozan damaĝon al la socia ordo kaj socia stabileco en Lasao. Post la evento la ĉina registaro rapide kaj laǔleĝe prenis rimedojn kaj ĝustatempe subigis la perfortan eventon.

La artikolo diras, ke faktoj pruvis, ke tiu ĉi perforta evento de batado, frakasado, rabado kaj bruligado estas intence farita de enlandaj kaj eksteraj secesiaj fortoj de "tibeta sendependiĝo", organizita, planita kaj instigita de Dalai-kliko. Ĝiaj celoj estas detrui la baldaǔ okazontajn Pekinajn Olimpikojn, Paralimpikojn kaj la socian politikan situacion de stabileco kaj solidareco, kaj provi spliti Tibeton disde la patrolando.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
tibeto
v (foto)Tibetanoj vivas plezure en moderna civilizacio kaj libera kredo 2008-03-21 18:13:40
v Evidente boniĝas loĝdoma kondiĉo de tibetanoj 2008-03-21 17:32:51
v Ĉinio esperas, ke internacia socio ne donos subtenon al Dalai 2008-03-21 16:01:25
v Tibeta disvolviĝo estas nemalhelpebla 2008-03-21 11:08:58
v Ĉinio urĝas Dalai krei kondiĉojn por dialogo 2008-03-21 10:08:04
v Preskaŭ 170 homoj, kiuj partoprenis en la perforta krima evento de Tibeto sindenuncis 2008-03-20 17:16:19
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040