Post la subigo de la perforta evento okazinta en Lasao la 14-an de marto, iom post iom restariĝis la normalaj religiaj aktivadoj en diversaj religiejoj de la Tibeta Aǔtonoma Regiono. La rajto de religikredantoj por libera religia kredo estas plene garantiata.
Laǔ konigo de vicdirektoro de la Komisiono de Naciecaj Religiaj Aferoj de la Tibeta Aǔtonoma Regiono s-ro Ngapoi Jigyon, nun en Tibeto troviĝas pli ol 1 700 tibet-budaismaj temploj kaj 46 300 monaĥoj kaj monaĥinoj. Diversaj religiaj aktivadoj normale iras kaj estas respektataj de la socio. Pluraj gravaj religiejoj en Tibeto estas riparitaj kaj multaj tibet-budaismaj klasikaĵoj estas protektataj kaj savitaj. |