La 16-an de majo, la retejo CRI-Online malfermis virtualan gazetaran konferencon pri savado kontraǔ katastrofo en 36 lingvoj por respondi koncernajn demandojn de tutmondaj retumantoj.
La 12-an de majo, en la provinco Sichuan de okcidenta Ĉinio okazis forta tertremo, kiu kaǔzis seriozan morton kaj vundon de homoj kaj perdiĝon de posedaĵoj. Post la tertremo, retejo de Ĉina Radio Internacia ĝustatempe, ĉiuflanke kaj precize raportas la katastrofon kaj savadon al la mondo kaj ricevis grandnombron da elektronikaj leteroj kaj mesaĝoj el diverslandaj retumantoj. Samtempe, multaj retumantoj elmetis diversajn demandojn, dezirante pluapaŝe koni savadon kontraǔ katastrofo. |