china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

La internacia socio pozitive taksas ĉinan savadon kontraŭ tertremo
(GMT+08:00) 2008-05-20 11:27:15

La 19-an de majo, politikistoj kaj gravuloj de iuj landoj esprimis simpation kaj konsolon al la ĉina popolo kaj donas pozitivan taskon pri ĉina savado kontraŭ tertremo.

En antaŭtagmezo de la 19-a de majo, ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-Moon venis al loko de la ĉina delegacio en UN por esprimi funebron al mortintoj en tertremo de Sichuan. Li alte taksas Ĉinion pro ĝiaj forteco, senŝanceliĝeco kaj kuraĝeco. Li esprimis kredon, ke sub gvido de la ĉina registaro, la ĉina popolo certe povos venki la nunajn malfacilaĵojn.

En la 19-a, prezidento de Bocvano Ian Khama intervidiĝis kun ĉina ambasadoro en Bocvano Ding Xiaowen por koni staton de la tertremo. En la intervidiĝo, Ian Khama diris, ke la ĉina registaro rapide faris respondon al la tertremo kaj kunaranĝis laboron de diversaj flankoj. Savado estas altefika kaj profesia kaj gajnis grandan progreson. Bocvano havas profundan impreson pri tio kaj esprimis laŭdon.

Ankaŭ finlanda ĉefministro Matti Vanhanen, ŝtata suvereno de Kuvajtio Jaber al-Ahmed al-Sabah, ministro de Korea Respubliko pri diplomatio kaj komerco Yu Myung-Hwan, plenuma manaĝero de sekretariejo de Konferenco pri Kunlaboro kaj Konfido-Konstrua Rimedo en Azio Jandos Asanov kaj uganda eksterafera ministro Sam Kutesa alte taksis ĉinan savadon kontraŭ katastrofo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
tertremo
v Diversaj landoj kondolencas mortintojn de la tertremo en Wenchuan, Ĉinio 2008-05-20 11:00:17
v Internacia socio kondolencas mortintojn de la tertremo en Wenchuan, Ĉinio 2008-05-20 10:58:53
v Internacia socio plue liveras helpon al regionoj plagitaj de tertremo de Ĉinio 2008-05-20 09:15:44
v Ĉina institucioj en fremdaj landoj dolorplene funebris pri viktimoj de tertremo en Wenchuan 2008-05-19 19:03:43
v Internacia socio, fremdlandaj ĉindevenuloj, elmigrintaj ĉinoj kaj amikoj liveris plu helpon al Ĉinio 2008-05-19 16:33:55
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040