china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Diversaj landoj kondolencas mortintojn de la tertremo en Wenchuan, Ĉinio
(GMT+08:00) 2008-05-20 11:00:17

En la 19-a de majo, per diversaj manieroj, kune kun ĉinaj popolanoj. la internacia socio sincere kondolencas la mortintojn de la tertremo en la gubernio Wenchuan, sudokcidente de Ĉinio.

En la 19-a de majo, ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon venis al la garnizonejo de ĉina konstanta delegacio de UN por kondolenci mortintojn de la forta tertremo en Wenchuan. Li skribis en la kondolenca libro, ke la internacia socio staras ĉe grandioza ĉina popolo.

En la sama tago, Sergei Ordzhonikidze, ĝenerala vicsekretario de UN, direktoro de oficejo de UN en Ĝenevo venis al kondolenca halo, aranĝita en la garnizonejo de ĉina konstanta delegacio de UN por kondolenci mortintojn de la forta tertremo en Wenchuan. Li esperas, ke ĉina popolo kiel eble plej rapide eliros el la katastrofo kaj venkos ĝin kiel antaŭe.

En la sama tago, ankaŭ ĝenerala sekretario de Monda Komerca Organizo Pascal Lamy venis al la garnizonejo de ĉina konstanta delegacio de UN por kondolenci mortintojn de la forta tertremo en Wenchuan.

Norda Centro estas interregistara institucio, konsistanta el pli ol 30 evoluantaj landoj. Esprimante simpation kaj konsolon al la viktimoj, Yash Tandon, praktika direktoro de la Centro esprimis ankaŭ, ke la firma solidareco inter eksterlandaj ĉinoj kaj ilia halpado por kune kontraŭ la katastrofo, donis al li profundan impreson.

En la 19-a de majo en Ĝenevo, dum la inaŭguro de la 61-a Monda Higiena Kongreso, reprezentantoj de 193 membrolandoj de la Monda Organizo pri Sano, staris kaj kondolencis mortintojn de la tertremo en Ĉinio kaj forta tropika ŝtormo en Birmo je unu minuto.

En la 14-a horo kaj 28 minutoj de la 19-a de majo laŭ pekina tempo, Koreio sonigis kontraŭaeratakan alarmon por kondolenci la mortintojn de ĉina tertremo uzante la saman kondolencan manieron kiel ĉinoj.

Registaraj oficistoj de Vjetnamio, Korea Respubliko, Bankoko, Kasaĥstano, Ugandao, Francio kaj Italio venis al ĉinaj ĉelokaj ambasadorejoj por esprimi iliajn kondolencojn al la mortintoj kaj esprimis konsolon al kontraŭtertremaj ĉinaj popolanoj.

En la sama tago, amikaj erudiciuloj kaj diverslandaj diplomatoj venis al ĉinaj institucioj en diversaj landoj por kondolenci la mortintojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
tertremo
v Internacia socio kondolencas mortintojn de la tertremo en Wenchuan, Ĉinio 2008-05-20 10:58:53
v Internacia socio plue liveras helpon al regionoj plagitaj de tertremo de Ĉinio 2008-05-20 09:15:44
v Ĉina institucioj en fremdaj landoj dolorplene funebris pri viktimoj de tertremo en Wenchuan 2008-05-19 19:03:43
v Internacia socio, fremdlandaj ĉindevenuloj, elmigrintaj ĉinoj kaj amikoj liveris plu helpon al Ĉinio 2008-05-19 16:33:55
v (foto) Monda Organizo por Sano alte taksas ĉinan savadon 2008-05-19 16:28:39
v Eksterlandaj ĉinoj, ĉin-devenuloj kaj alilandaj amikoj daŭre monkontribuas al la katastrofa regiono de Sichuan 2008-05-19 10:34:34
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040