De la lastaj tagoj, diversaj lokoj de Ĉinio plue multmaniere helpas regionon plagitan de tertremo.
Ĝis nun, Pekino kontribuis al la plagita regiono monon kaj materialon kun valoro je 1,4 miliardo da juanoj de renminbi.
Ĝis la 15-a horo de la 25-a de majo, ĉina provinco Zhejiang kontribuis monon kaj materialon valorantan je 2,4 miliardoj da juanoj kaj sendi al la plagita regiono 32 000 tendojn. Cetere, la provinco ankaŭ ekspedis kuracan grupon kun 1 500 homoj al la plagita regiono.
Ĉina alia provinco Heilongjiang donacis al la plagita regiono 4 600 tunojn da greno.
|