La 17-an de septembro en Pekino, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao interparolis kun jordania reĝo Abdullah II Bin, kiu faras viziton al Ĉinio kaj ĉeestis al fermo de la Pekinaj Paralimpikoj.
Hu Jintao bonvenigas ĉeeston de Abdullah II Bin al fermo de la Pekinaj Paralimpikoj kaj dankas la jordaniajn registaron kaj popolon pro ilia subteno al Pekinaj Olimpikoj kaj Paralimpikoj kaj pro ilia subteno kaj helpo al ĉina batalo kontraŭ furioza tertremo en Wenchuan. |