Sukcesis la 1-a Srilanka Kongreso de Esperanto
  2014-06-04 10:31:38  Ĝoja

Dankon al samideano Adeel Butt pro la kontribuoj

Sukcese inaŭguriĝis la 1-a Srilanka Kongreso de Esperanto en Kotugoda, urbo Ja-Ela je la 23-an de Majo vendrede.


Malferma ceremonio: de maldekstre ĝis dekstre estas S-roj Anju Perera, Urbestro; Zeiter Perera, SLEA-prezidanto kaj Rafael Zerbetto, Brazilo, TEJO.


Malferma ceremonio : S-roj Zeiter Perera, SLEA-prezidanto kaj Adeel Butt, JEP-prezidanto, Pakistano.

La solena malferma ceremonio komenciĝis je 16:30 horo tiutage, urbestro de Ja-Ela s-ro Anju Perera estis bonvenigata de s-roj Zeiter Perera, prezidanto de Srilanka Esperanto-Asocio (SLEA), Rafael Henrique Zerbetto, delegito de TEJO kaj Adeel Butt,. prezidanto de Junularo Espranta Pakistana (JEP). Do, la ceremonion oni komencis legante kun la himnoj de Srilanko kaj Esperanto kaj tradicie ekbruligis torĉojn dum la solena malfermo de la kongreso.


Malferma ceremonio

Salutmesaĝoj de s-roj LEE Jungkee kaj INUMARU Fumio estis legitiaj de s-ro Adeel Butt, kiujn interpretis s-ro Zeiter Perera, poste urbestro de Ja-Ela s-ro Anju Perera ekveturis al sia oficejo. Ni daŭrigis legadon de salutmesaĝoj kaj poste ni havis la manĝpaŭzon.

Post la manĝpaŭzo, ni daŭrigis la kongreson, en kiu ĉiuj pasie kaj gaje ĉeestis, ni ludis kelkajn interesajn ludojn.

1 2 3 4 5 6 7 8