Estimata Urbestro, S-ro Anju Perera !
Estimataj partoprenantoj, karaj geamikoj!
Tiu ĉi tago havas specialan signifon en la historio de Srilanko. Okazas la unua Esperanto-kongreso en ĉi tiu lando! Kaj tiu ĉi evento estas por mi speciale signifa kaj emociiga, ĉar antaŭ 30 jaroj mi venis en vian belan insulon, renkontis multajn afablajn kaj helpopretajn homojn, parolantaj sinhale aŭ tamile, aŭ eĉ nur angle, aŭ esperante kun s-roj Jesudasan, Dharmatilake kaj Peiris dum mi okazigis, organizis prelegojn kaj esperanto-kursojn en la Publika Biblioteko de Kolombo kontakte kun s-ino Ishvari Corea ĉefbiblioteklistino, en la Universitatoj de Kolombo kaj de Kelaniya kun d-ro George Mendis kaj s-ino Daya Wickramasinghe, kaj en la LaborMinisterio kun s-ro Premaratne.
Kaj se kun ĝojo mi diras al vi, ke mi retrovis kelkajn miajn tiamajn lernantojn per miaj papere senditaj leteroj (tiam ne ekzistis Interreto), mi devas konstati kun malĝojo, ke hodiaŭ mi ne povas esti inter vi. Sed, tiu ĉi mesaĝo ja alportas min tien kaj niaj retaj kontaktoj alportos vin ĉi tien, en Svislandon.
La kongresa temo estas "Esperanto en Miraklo de Azio". Tio venas el la slogano staranta antaŭ srilankanoj, kiuj en la nuna paca epoko de Srilanko konstruas novan socion prospere kunvivantan. Ekzistas tie la oficiala programo celanta atingon de trilingva Srilanko, kun respekto al ĉies etna, lingva identeco kaj aldone uzante la eblojn kiujn pormomente povas doni la angla lingvo heredita el antaŭaj epokoj de Srilanko.
Esperanto povas kontribui al tiu harmoniiga, interpaciga procezo, kiel ilo plej adaptita kajkapabla por justa komunikado en plurkultura, plurlingva, plurreligia socio. Ĝi permesos al srilankanoj ankaŭ la tutmondan, tuthomaran dialogon kiel egalrajtuloj en la komunikado.
Zamenhof, kreinto de Esperanto estis ne nur genia lingvista pioniro, sed ankaŭ profundpensa saĝulo, kiu penadis senĉese por pretigi certan kaj ireblan vojon por universala bonfarto kaj feliĉo de ĉiuj popoloj en la estonteco. Por atingi tion, li ne nur enkondukis la neŭtralan komunan internacian helplingvon, Esperanton, sed proponis ankaŭ etikajn principojn.
Ni restu fidelaj al la idealo pri interkompreniĝo kaj toleremo inter la popoloj. Zamenhof ĉiam konsideris tiun idealon nedisigebla de la lingvo Esperanto.
Kaj por tiu du-aspekta idealo laboras la esperanto-movado en la tuta mondo: proponi al la homaro neŭtralan, justan komunikilon, kiel duan lingvon por ĉiuj - kaj harmonian, fratan kaj pacan kunvivadon de la popoloj, konservante la riĉigan diversecon, kun respekto al ĉiu, al ĉies identeco, laŭ la devizo: "Unueco en diverseco".
Laŭ UNESKO pli ol 6000 lingvoj ekzistas en la mondo, kaj la plimulto el ili estas en danĝero, kaj ili riskas baldaŭ malaperi. Per morto de lingvo malaperas ankaŭ parto de la kulturaj kaj vivaj scioj, konoj de la tuta homaro.
Esperanto, la 127-jara Internacia Lingvo estas proponata fare de Universala Esperanto-Asocio kiel solvo al komunikado inter la popoloj de la mondo, por komunikado egalrajteca kaj por la subteno de plua kultura kaj lingva diverseco, kio estas la tutmonda, tuthomara riĉeco. Tio ebligas daŭripovan pluan ekziston de la homaro, de la kulturoj kaj de ĉiuj lingvoj. Por tiu laboro de UEA, svisaj parlamentanoj proponis Universalan Esperanto-Asocion al la Nobel Pac-Premio en 2008.
D-ro Tove Skutnabb-Kangas, mondfama lingvisto diras: "... male al iu ajn granda reganta lingvo, Esperanto ne havas (kaj ne povas havi) imperiismajn tendencojn. Fundamente ĝi ne estas konektita al ies ekonomiaj aŭ politikaj interesoj. Mi taksas Esperanton kiel uzeblan alternativon al la hodiaŭaj lingvoj por internacia komunikado. Ignoro kaj antaŭjuĝoj povas malhelpi utilajn solvojn."
Estimata Urbestro, S-ro Anju Perera! Estimataj partoprenantoj! S-ro Anju Perera, la antaŭ nelonge elektita juna urbestro estu kiel simbolo de la juna, nova generacio de Srilanko, kiu eĉ ne hezitas vojaĝi al urbestra kunsido per traktoro kaj tiel sin identiganta ankaŭ kun ĉiuj el la popolo. Li estu unu el niaj subtenantoj, kiuj permesos kaj ebligos al Esperanto disvastiĝi en via regiono kaj en la tuta insulo, Srilanko.
Mi deziras al vi tre agrablan ĝojplenan kaj viglan Esperanto-Kongreson en Srilanko, kun diskutoj pri la diversaj ebloj evoluigi tiun movadon en Srilanko kaj ankaŭ kun momentoj de progreso, lernado de Esperanto. Agrablan, bonan daŭrigon !
Ĝis baldaŭa renkontiĝo !
Stefano Keller
Estrarano de Universala Esperanto-Asocio,
respondeca pri eksteraj rilatoj,
prezidanto de la organizaĵo 'Esperanto por UN',
ĉefreprezentanto ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo.