Sukcesis la 1-a Srilanka Kongreso de Esperanto
  2014-06-04 10:31:38  Ĝoja

25-an de Majo dimanĉe

Je la 9-a horo, ni havis matenmanĝon kaj poste ni komencis diskutadon, kaj la diskuttemo estas, kiamaniere ni antaŭenigu la movadon en Srilanko kaj rezulte kelkaj decidoj estis prenitaj. Ni diskutis ankaŭ pri kontakto kun la UNESKON-komsiono en Srilanko.

Jen estas la prenitaj decidoj dum la kongreso:

1) *Ĉiu monate ni okaziĝos la kunsidon

2) *Ni aranĝu la e-kursojn post ĉiuj 3 semajnoj, kaj ankaŭ gvidu la komencantojn lerni la lingvon rete

3) *Lanĉi la poŝtkurson por tiuj, kiuj loĝas for de la centro

4) *Organizi ekskurson por ĉiuj srilankaj esperantistoj, ke oni praktiku la lingvon ĝojante

5) *Formi junularan sekcion de SLEA

6) *Reklami pri Esperantoj en lokaj gazetoj

7) *Formi lokajn grupojn de SLEA enlande

8) *Alproksimigi la najbarajn landojn pere de Esperanto kaj fortigi la regionan movadon organizante la 3-an Sud-Azian Seminarion post 2 jaroj.

1 2 3 4 5 6 7 8