Sukcesis la 1-a Srilanka Kongreso de Esperanto
  2014-06-04 10:31:38  Ĝoja

Salutmesaĝoj al la 1-a Srilanka Kongreso de Esperanto,

La 23-an de majo 2014

Estimataj gekongresanoj,

Nome de Universala Esperanto-Asocio, mi kore gratulas vian historian unuan kongreson de srilankaj esperantistoj.

La unua kongreso simbole diras, ke la movado en Srilanko eklanĉas oficiale kaj sisteme sub la harmonia kunlaboro inter gesamideanoj.

Kiel vi scias, en la marto okazis la 1-a Irana Esperanto-Kongreso, en kiu mi mem partoprenis kaj rimarkis, ke Esperanto-movado en Irano estas tre forta kaj esperplena.

Kvankam mi mem ne povas partopreni en via unua kongreso, tamen mi kredas, ke ankaŭ la movado en Srilanko estas sufiĉe potenchava.

Mi firme kredas, ke via sukcesa kongreso donos novan esperon en la sudazia movado.

Tra tiu ĉi kongreso, pli da srilankanoj ekhavos intereson pri Esperanto kaj daŭre progresos Esperanto-movado en Srilanko.

Sukcesplenan kongreson, mi esperas. Samideane via,

LEEJungkee / Ŝlosilo
Estrarano de Universala Esperanto-Asocio,
Prezidanto de Seula Esperanto-Kulturcentro:
Honora prez. de KAEM
Komisiono pri Azia Esperanto-Movado de UEA,
Docento de Universitatoj Kyunghee kaj Wonkwang

1 2 3 4 5 6 7 8