Sukcesis la 1-a Srilanka Kongreso de Esperanto
  2014-06-04 10:31:38  Ĝoja

24-an de majo sabate

Je la 9a horo ni kune matenmanĝis, poste ni aŭdis la mesaĝon de s-ro Stefano KELLER, kiun interpretis s-ro Zeiter Perera (Prez. de SLEA).

Poste prelegis s-ro Rafael Zerbetto pria siaj esperantaj spertoj, kaj ni malkovris ke kial Esperanto estas bezonata al la mondo kaj kiel maniere ni povas akcepti ĝin kiel komunan lingvon inter ni.

La dua prelego estis farata de s-ino Evlali, kiu estas skolta instruistino profesie. Ŝi defendis la lingvan justecon kaj montris al la partoprenantoj, ke kun Esperanto ni povas sperti novajn aĵojn, kiujn ni antaŭe ne spertis. Estas nur pordo, kiu estas malferma al ni ĉiuj.

Post la prelego de s-ino Evlali, s-ro Zeiter Perera (Prez. de SLEA) parolis pri lingva diskriminacio kaj profito de Esperanto. Li ankaŭ tuŝis la historion de la Esperanto-Movado en Srilanko.

Je la 13-a horo ni tagmanĝis. Posttagmeze s-ro Adeel Butt prelegis pri Esperanto Movado en Pakistano kaj poste instruis Esperanton al ĉeestantoj, junuloj amuziĝis ĉeesti al la kurso.

1 2 3 4 5 6 7 8