Vizitu Forumon

Rakonto pri Argilaj Figuroj de Militistoj kaj Ĉevaloj

(GMT+08:00) 2014-08-15 13:11:46     Redaktoro:esperanto

Saluton, karaj amikoj! Ĉina Radio Internacia kaj Ĉina Internacia Brodkasta Reto kore bonvenigas vin al la programero Vojaĝo al Xi'an kune kun Xiaoxiong. La ĉina nordokcidenta urbo Xi'an estas unu el la kvar famaj antikvaj civilizaciaj ĉefurboj de la mondo, ĝi havas miljaran historion.

En la ĉina historio, sinsekve 21 dinastioj kaj regnoj prenis ĝin kiel la ĉefurbon, tial ĉi tie troviĝas multe da historiaj restaĵoj, kaj la Argilaj Figuroj de Militistoj kaj Ĉevaloj estas la plej famaj. Nun ĉe miaj manoj estas du modeloj de la Argilaj Figuroj de Militistoj kaj Ĉevaloj, ĉu vi volas scii la rakonton pri ili? Do, nun bonvole kune kun mi vizitu la muzeon de Argilaj Figuroj de Militistoj kaj Ĉevaloj.

Naskiĝis la Argilaj Figuroj de Militistoj kaj Ĉevaloj en la ĉina dinastio Qin, antaŭ pli ol 2200 jaroj. kaj spegulas la bravecon de militistoj de tiu tempo. Inter ili vidiĝas batalemaj soldatoj, fortikaj militĉevaloj kaj grandaj militveturiloj. En la 5-metre profundaj kavoj troviĝas pezoeltenaj muroj kun ĉiu 3metra distanco, kaj la Argilaj Figuroj de Militistoj kaj Ĉevaloj ĝuste viciĝas orde en la kavoj.

La Argilaj Figuroj de Militistoj kaj Ĉevaloj estis farataj laŭ la mezuroj de veraj homoj, ĉevaloj kaj militveturiloj. La militistoj estas altstaturaj kun la okuloj de la sensulketaj supraj palpebroj kaj iom elstaraj ventroj. Kaj iliaj aspektoj estas diferencaj kaj vivecaj, eĉ la vestaj faldoj estas klare videblaj. Nun pli ol 8000 Argilaj Figuroj de Militistoj kaj Ĉevaloj estas elterigitaj.

Kiu kreis la subteran legron, kaj kiu posedis povon kaj monon por fari tion antaŭ pli ol 2200 jaroj?

Tiu homo estis la ĉina unua imperiestro historie, titolita Qinshihuang, (la unua imperiestro de la Qin-dinastio laŭ la ĉina lingvo).

Qinshihuang naskiĝis en la jaro 259 antaŭ la Kristo. Tiam en Ĉinio, krom la regno Qin, ekzistis ankaŭ aliaj 6 regnoj. Ofte militis inter si la 7 regnoj, kaj ĉiu volis unuigi Ĉinion. Kompreneble, ankaŭ Qinshihuang havis la saman ideon.

En sia 13-jariĝo, Qinshihuang fariĝis gvidanto de la regno Qin, kiam li aĝis 22 jarojn, li komencis jungi sian regnon, ankaŭ komencis plenumadon de la ideo. Post pli ol dek jaroj, kiam li aĝis 29 jarojn, li realigis sian ideon kaj unuigis Ĉinion. Do, unuafoje unuiĝis Ĉinio. En la jaro 221 antaŭ la Kristo, Qinshihuang fondis unuan feŭdan dinastion Qin en la ĉina historio, la sekvaj dinastioj sin fondis laŭ la modelo de dinastio Qin.

1 2 3 4 5 6 7
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto