Vizitu Forumon

Rakonto pri Argilaj Figuroj de Militistoj kaj Ĉevaloj

(GMT+08:00) 2014-08-15 13:11:46     Redaktoro:esperanto

Sed la aliaj 6 regnoj uzis ankaŭ arbaleston, kial la trupo de la regno Qin estis pli forta? La sekreto fontis el sagpinto.

La sagpinto, uzita de soldatoj de la regno Qin, estis prismoforma, posedis 3 akrajn eĝojn kaj angulojn. Kiam la celo estis trafita, la frontala klingo de la eĝoj naskis tranĉforton, la sagpinto povis tranpasi kirason kaj mortigi homon. Cetere, la 3 arkflankoj de la sagpinto estis preskaŭ tute samaj, ĝi estis perfekta flulinia sagpinto, la konturo estas sama kun tiu de la nuna kuglo, tial bremso en flugado estis reduktata, sekve la rapideco estis pli granda.

La trupo de la regno Qin havas plenan normon pri produktado de armiloj, partoj de malsamaj arbalestoj estis anstataŭigeblaj. En batalkampo, soldatoj povis denove organizi partojn de damaĝitaj arbalestoj.

En batalo, soldatoj unue pafis arbalestojn, poste sturmis per armiloj taŭgaj al longdistanca batalo, kaj fine proksime batalis kontraŭ malamikoj per glavoj.

Jen, laŭ la pozo de la argila figuro, li kaj tenas arkon kaj tiras ĉevalon. Multe da soldatoj de la regno Qin lertis en uzado de multaj armiloj.

La regno Qin ankaŭ havis rigoran difinon pri ekzercado. Ekzemple, dum milita servo, soldatoj akceptas trejnadon, ekzercadon kaj ekzamenon, kaj la enhavo ĉefe tenis pri pafado de arbalesto kaj veturigo. Ofte, necesis 4 jaroj por esti lertaj en veturigado. Laŭ regularo, se soldatoj ne pasigis ekzamenon, la oficiroj estos punataj.

La regno Qin havis striktajn leĝojn pri produktado de armiloj kaj pri trejnado de soldatoj. Laŭ mi, la strikteco eble estus la sekreto de sukceso de la regno Qin.

Antaŭ pli ol 2200 jaroj, ĉinoj kredis, ke ne mortas la animo, kaj homo restas senŝanĝa post morto. Kiel la unua imperiestro de la unua feŭdisma dinastio de Ĉinio, la senprecedence aroganta imperiestro de la Qin-dinastio-Qinshihuang kompreneble portos subteren ĉion, kion li posedas dum la vivo, por daŭrigi sian imperiestrecon post la morto.

1 2 3 4 5 6 7
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto