Vizitu Forumon

Rakonto pri Argilaj Figuroj de Militistoj kaj Ĉevaloj

(GMT+08:00) 2014-08-15 13:11:46     Redaktoro:esperanto

Sekve de la elteriĝo de la Argilaj Figuroj de Militistoj kaj Ĉevaloj, Yang Shanzhou fariĝis vaste konata. Ekde la jaro 1995, ĉiutage li faras surskribon por turistoj aŭ konversacion kun turistoj, kiuj vizitas la muzeon de la Argilaj Figuroj de Militistoj kaj Ĉevaloj.

La oldulo diris al ni, ke li kaj aliaj kamparanoj, kiuj anraŭe loĝis apud la ruino de la Argilaj Figuroj de Militistoj kaj Ĉevaloj, transloĝiĝis al la nova vilaĝo pli ol 400 metrojn fore de la muzeo. Ili adiaŭis la malnovajn kabanojn kaj ekloĝis en belaj briko-tegolaj domoj, uzas sun-energion, posedas privatajn aŭtojn, kaj ĝuas sian feliĉan maljunecon.

Ŝanĝiĝis ankaŭ la vivo de Yuan Zhongyi, kiu trifoje patroprenis en la elterigado de la Argilaj Militistoj kaj Ĉevaloj ekde la jaro 1974. Pasis pli ol 30 jaroj, kaj li fariĝis maljunulo pli ol 70-jara. Li konigis:

"Mi amas tiujn argilajn figurojn, ĉar ĉiu el ili estis elterigita de mi, kaj mi rigardas ilin kiel miajn intimajn amikojn sen parola povo. Je ekvido de iu ajn el ili, mi jam scias, ke en kiu loko kaj el kia tombo ĝi elteriĝis, kaj mi eĉ klare memoras ĝian dimension."

Oni diras, ke la arkeologia laboro estas tro monotona. Sed Yuan Zhongyi estas ege interesata de tio. Kial?

Jen estas bronza glavo elterigita el la kavo n. 2 de la Argilaj Figuroj de Militistoj kaj Ĉevaloj. Ĝi eligis la blindigan brilecon je la elteriĝo. Kvankam ĝi kuŝis pli ol 2200 jarojn sub la profunda tero, tamen nun ĝi ankoraŭ estas tiel akra, ke ĝi kapablas facile tranĉi feron. Ĝin eltrovis ĝuste la arkeologia teamo de Yuan Zhongyi. Li konigis:

"En la arkeologia laboro ni ĉiutage rilatiĝi kun kun tero, kaj en alies okuloj, tio estas tro seka kaj enuiga afero. Sed por ni tio estas tre interesa laboro. Ĉiufoje, kiam ni havis novan eltrovon, ni estas ege ĝojaj.

Ekzemple, je la komenco de elfosado aperis multaj argilaj figuroj de argilaj figuroj de militistoj, tiam ni pensis: Kiel bone, se aperos argilaj figuroj de ĉevaloj. Du tagojn poste, vere aperis argilaj figuroj de ĉevaloj. Tio ege ĝojigis nin.

Rilate al la menciita bronza glavo, mi memoras, ke posttagmeze de iu tago, apud iu argila figuro de militisto subite vidiĝis bronzaĵo. Jen ests la bronza glavo. Mi tuj rimarkis ĝian altan valoron. Tiam lokale estis multaj neprofesiaj homoj, do mi restis miajn du kolegojn kaj forigis ĉiujn aliajn homojn, donante al ili la forpermeson. Puriginte la glavon ni trovis, ke ĝi estas altvalora bronza glavo. Ni ne povis deteni de la forta emocio kaj celebris pro tio per vindrinkado. Fakte ofte okazas tia ĝojiga afero en nia laboro."

Ĝuste pro tiuj ĝojigaj aferoj, Yuan Zhongyi kaj liaj kolegoj estas sorĉitaj je la arkeologia laboro. Ili simple prenis la muzeon de la Argilaj Figuroj de Militistoj kaj Ĉevaloj kiel sian hejmon. S-ro Yuan Zhongyi rakontis:

Foje maljuna arkeologo Wang Yuqing, dum fosado en la kavo n. 2, subite falis surteren kaj oni tuj sendis lin al hospitalo, poste li paraliziĝis pro cerba trombolozo. Liaj familianoj intencis porti lin hejmen, sed li rifuzis dirante, ke ili faru tion post kiam li mortos. De tiam, ĉiutage li faras patroladon sidante en rulseĝo ĉirkaŭ la kavo de la Agrilaj Figuroj de Militistoj kaj Ĉevaloj.

1 2 3 4 5 6 7
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto