Vizitu Forumon

Rakonto pri Argilaj Figuroj de Militistoj kaj Ĉevaloj

(GMT+08:00) 2014-08-15 13:11:46     Redaktoro:esperanto

La ĉina fama verko Historia Kroniko havas ĉi tian noton: En batalkampo militistoj de la regno Qin demetis siajn kirasojn kaj batalis sen supervestoj. Ankaŭ troviĝas ĉi tia noto en historiaj verkoj: Militisto de la regno Qin tenis kapon de malamiko en la maldekstra mano, subtiris militkaptiton per la dekstra kaj ĉaskuris al aliaj malamikoj…

Antaŭ ĉi tiaj kuraĝaj kontraŭantoj, kiel diabloj, militistoj de la aliaj 6 regnoj nature timis, kvazaŭ la animo saltis el la korpo.

Nun ni esploru armilojn. La tempo, kiam la regno Qin troviĝis, ĝuste estis la transira periodo de la bronza epoko al la fera epoko. La regno Qin tenis plej progresintajn teknikojn pri fandado, tial teknologie kaj mortigece la kvalito de bronzaj armiloj atingis pinton historie.

Vidu, la maldekstra gambo de la argila figuro de militisto etendiĝas maldekstre-antaŭen, la dekstra gambo staras rekte, la dekstra brako kurbiĝas antaŭ la brusto, kaj la maldekstra brako iom leviĝas, la mano malfermiĝas, la manplato direktiĝas suben, kaj la okuloj indigne rigardas antaŭen.

Ĉi tiu figuro staras sur unu genuo, kaj du manoj montras la pozon de preno de arko.

Ili faras la saman aferon: pafon de arbalesto.

En batalo antaŭ pli ol 2200 jaroj, armeanoj ofte unue pafis arbaleston kaj poste sturmis. La pafdistanco estis de 150 metroj ĝis 600 metroj. Arbalestaj soldatoj havis propran formacion: ili staris en 3 vicoj, kiam soldatoj en la unua vico pafas, la aliaj pretas, tiel pafado daŭras senĉese. Do, kial la formacio estis tia? Ekzistis ĉi tia regulo, ke kiam pasis la tempo de instalo de la unua sago ĝis pafo de la tria sago, malamikoj jam venis. Tial, soldatoj devis alterne pafi. Tiam arbalestoj senĉese povas esti pafataj, malamikoj devis pagi pli multan koston por marŝi antaŭen.

1 2 3 4 5 6 7
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto