Vizitu Forumon

Rakonto pri Argilaj Figuroj de Militistoj kaj Ĉevaloj

(GMT+08:00) 2014-08-15 13:11:46     Redaktoro:esperanto

Eble pro tiu amo kaj tia respondecemo, generacio kaj generacio da arkeologiaj laborantoj senlace laboras ĉe tiuj famaj figuroj kaj tutkore protektas verkojn kreitajn de metiistoj antaŭ pli ol 2200 jaroj.

Ĉina Radio Internacia kaj Ĉina Internacia Brodkasta Reto. Karaj amikoj, nun estas la programero Vojaĝo al Xi'an kune kun Xiaoxiong. Ni daŭrigu nian esploradon pri la Argilaj Figuroj de Militistoj kaj Ĉevaloj de la maŭzoleo de Qinshihuang, la unua imperiestro de la ĉina Qin-dinastio.

Rilate al la Argilaj Figuroj de Militistoj kaj Ĉevaloj troviĝas ankoraŭ multaj demandoj, ekzempole: Kio estas metia teknologio de tiuj argilaj figuroj? Kiom da farbaj materialoj troviĝas en la kolora pentrado sur tiuj figuroj? Kia estas la farba recepto?

Pro la granda mirindeco, la Argilaj Figuroj de Militistoj kaj Ĉevaloj altiras al si multajn turistojn el diversaj mondpartoj, inkluzive de ŝtatestroj de diversaj landoj, ekzemple eksa singapura ĉefministro Lee Kuan Yew, eksa usona prezidento Bush, eksa usona prezidento Clinton, eksa franca prezidento Chirac ktp.

Post sia vizito al la Argilaj Figuroj de Militistoj kaj Ĉevaloj, Lee Kuan Yew diris: "Tio estas miraklo de la mondo kaj fiero de la nacio."

Chirac diris, ke tio estas la "oka miraklo de la mondo."

La Argilaj Figuroj de Militistoj kaj Ĉevaloj ne nur montris al ni majestecon de la legio de la unua imperiestro de la Qin-dinastio, sed ankaŭ donis al ni grandan imagan spacon. De multaj jaroj, film-reĝisoroj trovis el ili senfinan edifon kaj kreis unu post alia kortuŝajn rakontojn pri tiuj senmortaj figuroj de antaŭ 22 jaroj.

Jen la am-rakonta filmo "Mito" kun s-ro Tang Jili kiel reĝisoro kaj kun s-ro Jackie Chan kaj s-ino Kim Hee Seon kiel geprotagonistoj. La filmo temas pri tio, kiamaniere la protagonisto serĉas sian amatinon vivantan en la Qin-dinastio de antaŭ pli ol 2200 jaroj.

Jes, la Qin-dinastio estis for de ni antaŭ longe, sed el la okuloj de la Argilaj Figuroj de Militistoj kaj Ĉevaloj, ni ankoraŭ povas percepti la malproksiman tempon, tiun bravan kaj brilan epokon, same kiel la bronza glavo.

Karaj amikoj, nun ni elmetu al vi la hodiaŭan demandon de la kvizo:

Kiu nomis la Arglajn Figurojn de Militistoj kaj Ĉevaloj kiel la "oka miraklo de la mondo"? Vi bonvole sendu vian respondon al ni laŭ la adreso ĉisube aŭ rekte sur la paĝaro de nia programero.


1 2 3 4 5 6 7
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto