china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Serĉi historion de Pekino en Hutong
(GMT+08:00) 2008-03-11 17:23:56

Alilandaj turistoj, kiuj venis al Pekino, ĝenerale ne preterlasas famajn vizitindejojn, kiaj Imperiestra Palaco, Somera Palaco kaj Granda Muro. Per sia imponeco kaj brileco tiuj vidindaĵoj manifestas la ĉinan kelkmil-jaran kulturon. Sed ĉu vi scias, ke ekzistas alia loko aparte vizitinda? Tio estas Hutong de Pekino.

( 1. bruado en Hutong )

En la 13-a jarcento, mongoloj fondis la dinastion Yuan kaj faris Pekinon sia ĉefurbo, samtempe ili enkondukis la vorton Hutong en la ĉefurbon. En la ĉina lingvo Hutong signifas: urbaj stratetoj.

Laŭ aspekto, Hutong ne estas aparte rimarkigaj kun la ne-larĝa spaco. Ambaŭflankaj domoj estas grizaj je muroj kaj tegoloj kaj ruĝaj je lignaj pordoj. Ĉu vi kredas, se oni diras, ke en la ordinaraj stratetoj oni povas percepti la temperamenton de pekinanoj kaj la guston de tiu antikva urbo? Tiujn vortojn diris franca fraŭlino Florel Prevot, kiu estas esplor-studento de la Pariza Arkitektura Instituto, kaj plurfoje vojaĝis al Ĉinio. En ŝiaj okuloj, ĉiu Hutong de Pekino similas al interesa muzeo, kaj en Hutong ŝi vidis la historian metamorfozon kaj spertis buntkolorajn popolajn morojn.

En junio de la pasinta jaro, fraŭlino Florel Prevot refoje vojaĝis al Pekino, sed ĉifoje ne kiel hasta turisto. En la orienta distrikto de Pekino, ŝi luis apartamenton kaj ekloĝis ĉi tie por pretigi sian tezon. Ŝi diris:

( 2. parolo de F )

"Mi interesiĝas pri protektado de heredaĵoj, kaj tiu ĉi temo aparte reliefiĝas en la nuntempa Ĉinio. Miaopinie, Ĉinio estas lando plej rapide ŝanĝiĝanta, kaj la ŝanĝiĝo okazas ĉiujare, eĉ ĉiumonate. Ne videblas plu iuj konstruoj establitaj antaŭ dekoj da jaroj aŭ dekkelkaj jaroj. Oni jam konscias la necesecon rezervi tiujn memorindaĵojn. Tamen la realaĵo diras al ni, ke ne eblas protekti ĉiujn malnovajn konstruojn. Pro tio mi deziras registri pli da historiaĵoj pere de fotoj, pentraĵoj kaj skribaĵoj. Krome mi de longe tenas estimon al la tradicia arkitekturo de Ĉinio. Ankaŭ la urbo-projekta historio de Ĉinio estas sufiĉe longa, kaj por esplori ĉion ĉi, Pekino sendube estas la plej bona elekto."

1 2 3
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040